La Kopta Ortodoksa Preĝejo de Sankta Virgulino Maria (en kopta lingvo: ϯⲉⲕⲕⲗⲏⲥⲓⲁ ⲛ̀ⲧⲉⲑⲉⲟⲇⲟⲕⲟⲥ ϯⲁⲅⲓⲁ ⲙⲁⲣⲓⲁ Ϧⲉⲛ ⲃⲁⲃⲩⲗⲟⲛ ⲛ̀ⲭⲏⲙⲓ Preĝejo de la Dipatrino Sankta Maria en Egipta Babilono), konata ankaŭ kiel la Pendo-preĝejo (en araba: الكنيسة المعلقة‎, latinigite: al-Kanīsa al-Muʿallaqa, en kopta: ϯⲉⲕⲕⲗⲏⲥⲓⲁ ⲉⲥⲓϣⲓ), estas en Kairo unu el la plej antikvaj preĝejoj en Egipto ĉar la historio de la eklezio en tiu loko datas el la 3-a jarcento.[1] Ĝi apartenas al la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio.

Pendo-preĝejo
kristana preĝejo
Informaro
Geografia situo 30° 0′ 20″ N, 31° 13′ 48″ O (mapo)30.00541666666731.230083333333Koordinatoj: 30° 0′ 20″ N, 31° 13′ 48″ O (mapo) f1
Pendo-preĝejo (Kairo)
Pendo-preĝejo (Kairo)
DEC
Pendo-preĝejo
Pendo-preĝejo
Situo de Pendo-preĝejo
Map
Pendo-preĝejo
vdr
La Pendo-preĝejo estas unu el plej famaj koptaj preĝejoj en Kairo, unuafoje konstruita en la 3-a aŭ 4-a jarcento.

La Pendo-preĝejo ricevas sian nomon pro sia loko sur pordego de la Babilona Fortikaĵo, nome romia fortikaĵo en Kopta Kairo (Malnova Kairo); ties navo estas pendigita super trapasejo.[2] La preĝejo estas alirebla tra du dek naŭ ŝtupoj; frua veturantoj al Kairo nomis ĝin "la Ŝtupara Preĝejo".[2] La tera surfaco leviĝis ĉirkaŭ ses metrojn ekde la romia periodo, kaj tiel la romia turo estas nuntempe preskaŭ enterigita subgrunde, kio limigis la vidan efikon de la iama alta loko de la preĝejo.

Referencoj redakti

  1. Butler, Alfred J. (2010) [1884]. The Ancient Coptic Churches of Egypt (Reprint ed.). Nabu Press [orig. Clarendon Press]. pp. 210–235. ISBN 1-177-69783-1.
  2. 2,0 2,1 Hanging Church - Cairo, Egypt. Alirita 2018-03-14.