Pentlandito estas fernikela sulfido, (Fe,Ni)9S8. Pentlandito havas mallarĝan vari-gamon en Ni:Fe sed ĝi estas kutime priskribita kiel havanta proporcion Ni:Fe de 1:1. Ĝi enhavas ankaŭ minoran kvanton da kobalto, kutime je malaltaj niveloj en frakcio de pezo.

Pentlandito formas izometrikajn kristalojn, sed ĝi normale troviĝas en amasaj grenformaj agregaciaĵoj. Ĝi estas rompebla per dureco de 3.5–4 kaj relativa denseco de 4.6–5.0 kaj estas ne-magneta. Ĝi havas flavecan bronzecan koloron.

Pentlandito estis esplorita kiel katalizilo por la hidrogena evolu-reakcio en akva elektrolizo.[1]

Referencoj redakti

  1. (27 July 2016) “Pentlandite rocks as sustainable and stable efficient electrocatalysts for hydrogen generation”, Nature Communications 7, p. 12269. doi:10.1038/ncomms12269.