Perales
Perales [peRAles] estas municipo en la sudcentro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Perales estas komprenebla etimologie kiel Pirarboj. Tiukadre en la blazono aperas tri pirarboj.
Perales | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34133 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 115 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 12′ N, 4° 35′ U (mapo)42.193888888889-4.5802777777778Koordinatoj: 42° 12′ N, 4° 35′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 770 m [+] | ||
Areo | 27,46 km² (2 746 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Perales [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 27,46 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 91 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 450 loĝantojn el la 1950-aj jaroj. Ĝi distas 23 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
La municipa teritorio enhavas ankaŭ la submunicipojn Villafruela kaj Villaldavín. Limas kun Paredes de Nava, Becerril de Campos, San Cebrián de Campos kaj Manquillos.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la monaĥejo, kolombejoj ktp.