Perlglandoj estas globformaj aŭ oblongaj triĥomoj ce plantoj, kiuj havas diametro de ĝis 1 mm.

sur la malsupra folisurfaco kaj la petiolo de la majorka urtiko (Urtica bianorii) troviĝas ĉ. 0,2 mm grandaj perlglandoj, sidante baze de malgranda triĥomo

Ekesto kaj konstruo redakti

Piede de perlglando ofte troviĝas stomo, kiu enhavas internajn ĉelojn kun grandaj vakuoloj. Unu el tiu interna ĉelo pligrandiĝis kaj kreskas verukoforme alten. Ĝi ĉiam restas ĉirkaŭita de la komencaj najbaraj ĉeloj. La interno de la perlglando konsistas el internaj ĉeloj, kiuj havas malmulte da kloroplastoj, kaj kies vakuoloj enhavas nur lipidogutoj.

Ĉe la granda urtiko (Urtica dioica) la perlglando formas kun malgranda glandotriĥomo je la bazo kunmetitan triĥomon.

Funkcio redakti

La perlglandaj eligas akvecan fluidaĵon. Tial perlglandoj estas rigardata kiel speciala formo de triĥomo-hidatodoj.

Troviĝo redakti

Perlglandoj troviĝas ĉe junaj ŝosoj de vito (Vitis vinifera) kaj ĉe partenociso (Parthenocissus). Ĉe partenociso ĝi aperas post granda kresko kaj dum humide-varma vetero. Perlglandoj troviĝas ĉe kelkaj urtikoj, ekzemple granda urtiko (Urtica dioica), vosthava urtiko (Urtica membranacea) kaj la majorka urtiko (Urtica bianorii). Ĉe la malgranda urtiko (Urtica urens) mankas perlglandoj. Ĉe la granda urtiko la perlglandoj estas speciale multnombraj dum malalta aerhumideco kaj malaperas ĉe 100 % relativa aerhumideco.

Fontoj redakti

  • https://www.uni-hohenheim.de/lehre370/weinbau/biologie/vitaceae.htm
  • Margareta Mathwieser, Helmut Guttenberger: Kern-DNA-Gehalt der Perldrüsen und der Brennhaare von Urtica dioica L. In: Phyton (Horn). Band 27, Nr. 1, 1987, S. 93–98 (PDF-Datei).
  • Margareta Mathwieser, Irmtraud Thaler, Manfred Gailhofer: Die Perldrüsen von Urtica dioica L. In: Phyton (Horn). Band 27, Nr. 1, 1987, S. 99–113 (PDF-Datei).
  • Gabriella Corsi, Francesca Maffei: Urtica membranacea pearl glands. I. Morpho-ontogenetic and histochemical aspects. In: Phyton (Horn). Band 32, Nr. 2, 1992, S. 235–245 (PDF-Datei).
  • Gabriella Corsi: Urtica membranacea pearl glands. II. - Some Aspects of Nuclear Metabolism. In: Phyton (Horn). Band 34, Nr. 1, 1994, S. 95–102 (PDF-Datei).

Eksteraj ligiloj redakti