Partenociso (Parthenocissus) estas genro de grimpaj lianoj aŭ de arbustoj parencaj al ampelopso, sed kun ĉiroj plumece branĉaj kaj ofte finiĝantaj per alfiksiĝaj disketoj NPIV. La genro apartenas al la familio de la Vitacoj (Vitaceae). La ĉ. 13 specioj nature kreskas en la moderaj klimatoj de Azio kaj Nordameriko. Kelkaj specioj kaj iliaj kultivaroj estas uzataj kiel ornamplanto por verdigado de muroj kaj bariloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
partenociso

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Vitaloj Vitales
Familio: Vitacoj Vitaceae
Genro: partenociso Parthenocissus
Specio: ĉ.13
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Partenociso similas al Vitis vinifera kaj estas somerverda liano. La folioj havas pedunklojn kaj estas simplaj aŭ labaj aŭ tri ĝis sepparte manformaj.

La floraroj estas disbranĉitaj. La unuopaj floroj estas duseksaj aŭ malofte laŭ la funkcio masklaj. La malpompaj floroj estas radisimetriaj kaj kvinnombraj kun duobla involukro. La kvin verdecaj petaloj estas liberaj. Ekzistas nur unu cirklo kun kvin stamenoj. La bluece nigraj beroj enhavas ofte nur unu ĝis tri globformajn semojn.

Sistematiko kaj disvastigo redakti

La genro Parthenocissus estis kreita 1887 fare de Jules Émile Planchon en la verko de Alphonse Louis Pierre Pyramus de Candolle kaj Anne Casimir Pyramus de Candolle: Monographiae Phanerogamarum, volumo 5, paĝoj 447–453.[1] La genra nomo Parthenocissus konsistas el la grekaj vortoj parthenos, virgulino, kaj kissos por hedero. Sinonimoj por Parthenocissus PLANCH. estas Psedera NECKER EX E.L.GREENE kaj Quinaria RAF. non LOUR.

Ekzistas ĉirkaŭ 13 Parthenocissus-specioj:

  • Parthenocissus chinensis C.L.LI: Tiu ĉi specio kreskas ĉe sekaj kaj duonsekaj areoj kaj ĉe rokaj deklivoj inter la alteco de 1300 kaj 2300 m en la ĉinaj provincoj de sudokcidenta kaj suda Siĉuano kaj nordokcidenta Junano.
  • Parthenocissus dalzielii GAGNEP. (sin.: Parthenocissus landuk GAGNEP. NOM. ILLEG. SUPERFL., Vitis landuk MIQ. NOM. ILLEG. SUPERFL.): Tiu specio kreskas en arbaroj kaj arbustejoj de Ĉinujo inter la alteco de 200 kaj 3800 m.
  • Parthenocissus feddei (H.LÉV.) C.L.LI (sin.: Vitis feddei H.LÉV.): Ĝi kreskas en rokaj areoj de valoj kaj altaĵoj inter la alteco de 600 kaj 1100 m en la ĉinaj provincoj Guangdongo, Gŭiĝoŭo, Hubejo kaj Hunano.
  • Parthenocissus henryana (HEMSLEY) GRAEBNER EX DIELS & GILG: la du varioj kreskas ofte ĉe malsekaj rokoj en alteco inter 100 kaj 1500 m en Ĉinujo.
  • Parthenocissus heterophylla (BLUME) MERR. El Ĉinujo kaj Tajvano.
  • Parthenocissus laetevirens REHDER: Ĝi kreskas en valaj kaj altaĵaj arbaroj en alteco inter 100 kaj 1100 m en la ĉinaj provincoj: Anhujo, Fujiano, Guangdongo, Guanĝio, Henano, Hubejo, Hunano, Jiangsuo, Jianĝio, Siĉuano kaj Ĝeĝjango.
  • Kvinfolia Partenociso, (Parthenocissus quinquefolia (L.) PLANCH., .: Hedera quinquefolia L., Ampelopsis quinquefolia (L.) MICHAUX, Parthenocissus engelmannii KOEHNE & GRAEBNER, Psedera quinquefolia (L.) GREENE, Quinaria hederacea RAFINESQUE NOM. ILLEG., Vitis quinquefolia (L.) LAM., Parthenocissus heptaphylla (BUCKLEY) BRITTON EX SMALL): Ĝi hejmiĝas en la orienta Nordameriko.
  • Parthenocissus semicordata (WALL. EX ROXB.) PLANCH. (sin.: Parthenocissus cuspidifera var. pubifolia C.L.LI, Parthenocissus himalayana (ROYLE) PLANCH., Parthenocissus himalayana var. rubrifolia (H.LÉV. & VANIOT) GAGNEP., Parthenocissus himalayana var. vestita (ROYLE) HAND.-MAZZ., Parthenocissus semicordata var. rubrifolia (H.LÉV. & VANIOT) C.L.LI, Psedera himalayana (ROYLE) C.K.SCHNEID., Vitis himalayana (ROYLE) BRANDIS, Vitis himalayana var. semicordata (WALL.) WALL., Vitis himalayana var. semicordata (WALL.) M.A.LAWSON, Vitis rubrifolia H.LÉV. & VANIOT, Vitis semicordata WALL., Vitis semicordata var. himalayana a(ROYLE) KURZ EX HANCE): Ĝi hejmiĝas en Himalajo.
  • Parthenocissus suberosa HANDEL-MAZZETTI (Parthenocissus tricuspidata var. ferruginea W.T.WANG): Ĝi kreskas en alteco de 500 kaj 1000 m en la ĉinaj provincoj Guanĝio, Guiĝuo, Hunani kaj Jianĝio.
  • Tripinta Partenociso, (Parthenocissus tricuspidata (SIEB. ET ZUCC.) PLANCH. Sin.: Ampelopsis haponica AUCT., Ampelopsis minima AUCT., Ampelopsis tricuspidata SIEBOLD & ZUCC., Ampelopsis veitchii AUCT., Cissus thunbergii SIEBOLD & ZUCC., Cissus tricuspidata SIEBOLD & ZUCC., Parthenocissus thunbergii (SIEBOLD & ZUCC.) NAKAI, Psedera thunbergii(SIEBOLD & ZUCC.) NAKAI, Psedera tricuspidata (SIEBOLD & ZUCC.) REHDER, Vitis inconstans MIQ., Vitis taquetii H.LÉV., Vitis thunbergii (SIEBOLD & ZUCC.) DRUCE, Vitis tricuspidata (SIEBOLD & ZUCC.) LYNCH): Ĝi hejmiĝas en Ĉinujo, Japanujo kaj Koreujo.
  • Ordinara Partenociso, (Parthenocissus vitacea (KNERR) HITCHC., sin.: Parthenocissus inserta (A.KERN.) FRITSCH): Ĝi hejmiĝas en okcidenta kaj norda Nordameriko.

Perloglando redakti

vidu: perlglando Ĉe humide varma klimato, ofte en plantdomoj trovigas ĉe junaj ŝosoj kaj ĉe la malsupra surfaco de la planto malgrandaj blanke-travidebaj globetoj. Tiuj estas ne damaĝinsektoj, sed perlglandoj, kiuj subtenas la akvoeligon.

Referencoj redakti

  1. Partenociso ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis

Literaturo redakti