Perlito estas relative granda akvoentena, specifa riolita vulkana rokaĵo, trovebla en la naturo. Ĝi apartenas al la magmaj rokaĵoj, al acida subgrupo. Ĝia specifaĵo estas, ke ĝi enorme ŝveliĝas je varmegigo.

Ŝveligita perlito

Minado, traktado redakti

Post la surfaca minado, oni muelas la perliton kaj varmegigas je 850–900 C°. La perlita surfaco moliĝas je la varmigo, en la rokaĵo transformiĝas la kemie ligita akvo al vaporo kaj eliĝas tra la kapilaroj. Dum la procezo, ĝi ŝveliĝas je 7-16-obla volumeno. La procezo similas al pretigo de la krevita maizo.

Prilaboraj procezoj
Nomo de la procezo Agado Finprodukto Uztereno
Antaŭprepara procezo Minado, muelado Kruda perlito Ŝveligo, cement-produktado
Prilabora procezo Ŝveligo Ŝveligita perlito Konstrua industrio, ĝardenkulturo, agrikulturo
Fajniga procezo Traktado de perlito per absorba aŭ disŝuta metodo Hidrofibigita perlito, kamena izolaĵo, paŝrezistaĵo stb. Depende de la fajniga procezo (ekz. medioprotektado, konstrua industrio)
Muelado Denova muelado de ŝveligita perlito Filtra perlito produktado de vino, refreŝigaj trinkaĵoj, presindustrio, medikamentoj, produktado de plantoleoj

Proprecoj redakti

La ŝveligita perlito estas blanka, tre poroza, grajna, medioamika, natura rokaĵo, kies varmoizola kapablo estas granda (λ = 0.045 – 0.070 W/mK)

Tipa konsisto de perlito:

Komparo de la denseco antaŭ kaj post la varmotraktado:

  • Denso de la kruda perlito: ĉ. 1100 kg/ (1,1 g/cm³)
  • Denso de ŝveligita perlito 30-150 kg/