La Perlostrigo (Glaucidium perlatum) estas malgranda strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Perlostrigo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Glaucidium
Specio: G. perlatum
Glaucidium perlatum
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi reproduktiĝas en Afriko sude de Saharo.

La Perlostrigo estas komuna kaj facile videbla birdo en malferma arbaro kaj savano. Ĝi nestumas en arba truo aŭ en neuzita nesto de libiedo, kie la ino demetas 2-4 ovojn.

La Perlostrigo estas eta (19 cm) kaj fortika, kun longa vosto. La supraj partoj estas tre brunaj, kaj rimarkinde punkitaj je blanko, de kie devenas la specifa nomo en la scienca latinlingva nomo kaj en kelkaj lingvoj, kiel esperanto, portugala aŭ la angla. La subaj partoj estas blankaj, striitaj je bruno. La vizaĝa disko estas blanka kaj la okuloj estas flavaj. Estas du makuloj en la nuko kiuj similaspektas kiel okuloj.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli palaj kun pli mallonga vosto. La flugo estas tre ondeca.

Tiu ĉi specio ofte ĉasas dumtage, kaj povas esti facile lokigita pro la etaj birdoj kiuj ĝenas ĝin kiam ĝi ripozas surarbe. Ĝi ĉasas varion de etaj predoj. La alvoko estas fajfa tu-tu-tu-tu-tu-tu-tu.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti