La Persa Nigrakapulo estas grasvosta raso de aldomigita ŝafo el Afriko. Tiu ŝafo estas origine el Somalio (la Somaloj loĝis areojn de la Korno de Afriko).[1] Tiu raso estas ankaŭ tipo de harŝafo, signife ke ili ne kreskas lanon kaj toleras varmon pli bone ol lanrasoj kaj estas bredataj ĉefe por viando nome ŝafaĵo. La Persa Nigrakapulo havas blankan korpon kaj, kiel sia nomo sugestas, entute nigrajn kapojn.[2]

Persa Nigrakapulo en Pretorio, Sudafriko

Karakteroj redakti

Ambaŭ seksoj estas senkornaj.[1] Averaĝe maturece, virŝafoj pezas 68 kg kaj ŝafinoj 52 kg. Naske, virŝafoj kaj ŝafinoj pezas ĉirkaŭ 2.6 kg. Ŝafinoj mamnutras dum proksimume 84 tagoj, produktas 50 kg da lakto kun 5.9% da graso.[3]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Blackhead Persian. Breeds of Livestock. Oklahoma Ŝtata Universitato, Dept. of Animal Science. Alirita 2009-05-18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-03-05. Alirita 2015-05-24.
  2. . Indigenous Sheep Breeds of South Africa. Agricultural Research Council of South Africa. Arkivita el la originalo je 2011-07-16. Alirita 2009-09-14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-16. Alirita 2015-05-24.
  3. Blackhead Persian/South Africa. Breed data sheet. Domestic Animal Diversity Information System. Alirita 2009-05-18.

Eksteraj ligiloj redakti