Perua sturnelo
La Perua sturnelo (Sturnella bellicosa) estas paserina birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Sturneloj, kiu enhavas speciojn kies maskloj havas nigran aŭ brunan dorson kaj tre etendajn ruĝajn aŭ flavajn subajn partojn.
Perua sturnelo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Perua sturnelo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sturnella bellicosa (de Filippi, 1847) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Perua sturnelo reproduktiĝas ĉe la marbordo de norda Ĉilio, suda Ekvadoro, kaj ĉefe de Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj de malaltaj teroj aŭ de altaj altitudoj, intertajdaj marĉoj, terkultivejoj kaj paŝtejoj ĉirkaŭ 1,000 m super marnivelo. Senarbarigo de natura habitato permesis disigadon de la specio kiu estis vidata jam ekzemple en suda Kolombio, kie ne estis konita natura teritorio.
Maskloj estas striecbrunaj kun tre brilruĝaj gorĝo kaj brusto. La inoj estas pli senkoloraj kaj pli striecaj ol la maskloj. Ili estas ĝis 20 cm longaj kaj estas karakteraj pro ondeca flugmaniero simila al tiu de pego. Ili manĝas ĉefe insektojn, sed foje ili manĝas semojn. Ĝi estas pli granda ol la Ruĝbrusta sturnelo, sed diferenciĝas pro ruĝblanka superokula strio kaj dorso nigra skvameca. Ĝi estas ankaŭ simila al la proksime parenca Blankabrova sturnelo, sed tiu havas nur blankan superokulan strion el superokule malantauen dum la Perua sturnelo havas tion kaj krome malgrandan ruĝan sekvon el la bekobazo al superokulo.
Por vidi la teritorion de la Perua sturnelo kliku sur tiu ligilo: [1]
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Sturnella bellicosa[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 27an de julio 2007.