Peter Liebig

germana instruisto, esperantisto kaj verkisto

Peter LIEBIG estas germana instruisto, esperantisto kaj reprezentanto de la lingvoprojekto Interlingvao en Germanio. Li laboras kiel instruisto de la rusa lingvo kaj de muziko en Lepsiko.[1]. De 1980 ĝis 1982 li estis membro de la centra estraro de Esperanto-Asocio de GDR.[2] Inter esperantisto li precipe konatiĝis kiel kunaŭtoro de la lingvoinstrua libro Taschenlehrbuch Esperanto, kiun li verkis kun Till Dahlenburg kaj kiu publikiĝis en 1978.[3] En 1990 la libro aperis en 5-a eldono, kaj en la dua duono de la 20-a jarcento estis inter la plej grandkvante venditaj Esperanto-instruiloj por germanlingvanoj.

Peter Liebig
Persona informo
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto • universitata instruisto • lingvisto
vdr

Referencoj redakti