Petrikaŭa distrikto
Petrikaŭa distrikto (beloruse: Петрыкаўскі раён; ruse: Петриковский район) estas administra subdivido en Homela regiono (situas en okcidenta parto de la regiono) en Belorusio. La distrikto estis fondita en 1924, en 1954 eniris en Homelan regionon (antaŭe eniris en aliaj subdividoj). Ĝia areo estas 28.000 km2. La administra centro estas urbo Petrikaŭ. En la distrikto estas eldonata la gazeto "Petrikaŭaj novaĵoj".
Loĝlokoj kaj administrada subdividoRedakti
En la distrikto estas 124 loĝataj lokoj, la plej grandaj el kiuj estas Petrikaŭ kaj Kapatkeviĉi, la distrikto estas subdividita je 16 vilaĝaj sovetoj.
NaturoRedakti
La tereno de la distrikto estas ebena kaj marĉeca. Arbaroj okupas 50 % de la distrikto, ĉi-tie situas parto de la Pripjaca pejzaĵ-hidrologia rezervejo. Tra la distrikto fluas rivero Pripjac kun flankriveroj Pciĉ, Tremlja, Ubarc. La plej granda lago en la distrikto estas Dzikaje.
AgrokulturoRedakti
En la distrikto estas 11 kolĥozoj, 13 sovĥozoj, kaj vaste okazas bovbredado, porkbredado, ŝafbredado, cerealplantado, terpomplantado, furaĝplantado.
IndustrioRedakti
ElfosaĵojRedakti
En la distrikto situas mintavoloj de kalia kaj kalcia saloj, karbo, argilo, sablo.
KomunikadoRedakti
Tra la distrikto trairas fervojo inter Homel kaj Brest, aŭtovojoj el Petrikaŭ tra Kapatkeviĉi ĝis Akcjabrski; el Kalinkaviĉi ĝis Ĵitkaviĉi. Ŝipnavogado tra Pripjac.