PetroChina
PetroChina estas la plej granda ĉina naftokonzerno, kiu havas la servoreton el pli ol 18.000 fuelplenigejoj. Ĝi estas unu el la plej grandaj konzernoj de Ĉinio.
PetroChina | ||
---|---|---|
中国石油天然气股份有限公司 | ||
negoco • entrepreno • publika kompanio • ĉeno de benzinejoj vd | ||
Dum | 1999 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | akcia kompanio | |
Ĉefestro(j) | Zhou Jiping • Jiang Jiemin vd | |
Sidejo | Distrikto Dongcheng (Pekino) | |
Lando | Popola Respubliko Ĉinio | |
Estr(ar)o | Zhou Jiping | |
Dungitoj | 521 566 (stato: 31-a de decembro 2015) | |
Agokampo | Dizeloleo | |
ISIN-kodo | US71646E1001 | |
Posedata de | Ĉinia Nacia Nafta-Tergasa Korporacio vd | |
filiaj kompanioj | Singapore Petroleum Company • PetroChina Changqing Oilfield Company vd | |
Posedataj kompanioj | Grangemouth Refinery vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Ĝi estas filina entrepreno de la ŝtata China National Petroleum Corp. (CNPC). CNPC posedas 88,21 % da akcioj.
PetroChina ĝis 2007 investis 5 md USD en eksterlando, duonon el tio en Sudano, pro kio oni ofte kritikas la entreprenon.
La konzerno aperis en la ŝanhaja borso la 5-an de novembro 2007 kaj atingis borsan valoron de 1 biliono da USD kaj tiel ĝi iĝis plej granda enterpreno de la mondo.
Eksteraj ligiloj redakti
- petrochina.com.cn Arkivigite je 2014-05-01 per la retarkivo Wayback Machine