Petroglifo
(Alidirektita el Petroglifoj)
Petroglifoj aŭ ŝtongrataĵoj estas bildoj kaj grafikaĵoj gratitaj en ŝtonon en la antaŭhistoria epoko. La vorto venas el la greka: "petros" - ŝtono kaj "glif" - tranĉi aŭ ĉizi. Oni ofte uzas tiun nocion ankaŭ en rilato kun ŝtonpentraĵoj. En preciza senco, oni povas paroli pri petroglifoj nur okaze de grataĵoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/21/Newspaper_rock.jpg/220px-Newspaper_rock.jpg)
Tiuj bildoj havis por la komunumo gravan kulturan kaj religian signifon. Petroglifoj troviĝas sur ĉiuj kontinentoj escepte de Antarkto - la plimulto el Afriko, Skandinavio kaj la altaj montaroj Alpoj kaj Pireneoj, Siberio, Nord-Ameriko kaj Aŭstralio.
Kelkaj trovejoj
redakti- Petroglifoj de Valcamonica
- Petroglifoj en Tanum
- Nacia Parko de Morta Valo
- Petrified-Forest-Nationalpark
- Petroglifa Nacia Monumento
- Newspaper Rock State Historic Monument en Canyonlands-Nationalpark
- Horsethief Lake State Park
- Nacia Parko Kejimkujik
- Okcidenta Virginio
- Petroglifo de Tri Riveroj en Nov-Meksiko
- Petroglifa Provinca Parko, Nanaimo, Brita Kolumbio, Kanada
- Isla de Ometepe en Lago de Nikaragvo, Nikaragvo
- Adrar des Ifoghas en Malio