Petronas-turoj
(Alidirektita el Petronas-Turoj)
La Petronas-turoj (malaje Menara Petronas) en Kuala-Lumpuro en Malajzio estas duobla turo kaj ili estis la plej altaj konstruaĵoj en la Mondo, antaŭ ol Taipei 101 konstruiĝis. Do ili estis la plej altaj konstruaĵoj ekde la jaro 1998 ĝis 2004 mezurita de la nivelo de la ĉefa enirejo ĝis la struktura supro, la originala referencsistemo de Konsilantaro por Altaj Konstruaĵoj kaj Urbaj Loĝejoj uzita de la jaro 1969.
Petronas-turoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Menara Berkembar Petronas | |||||
twin towers (en) nubskrapulo vidindaĵo | |||||
Bazaj datoj | |||||
Konstrustilo | postmoderna arkitekturo vd | ||||
Arkitekto | César Pelli vd | ||||
Estiĝo | 1-a de marto 1993 | ||||
Malfermo | 31-a de aŭgusto 1999 | ||||
Areo | 395 000 m² | ||||
Lando | Malajzio vd | ||||
Situo | Kuala-Lumpuro | ||||
Adreso | Menara Berkembar Petronas, Pusat Bandaraya Kuala Lumpur, 50088, Kuala Lumpur | ||||
Situanta sur | Jalan Ampang | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 3° 9′ 27″ N, 101° 42′ 43″ O (mapo)3.1575875101.7119274Koordinatoj: 3° 9′ 27″ N, 101° 42′ 43″ O (mapo) | ||||
| |||||
Parto de | Suria KLCC (en) vd | ||||
Posedata de | Petronas • KLCC Properties vd | ||||
| |||||
Retejo | https://www.petronastwintowers.com.my/ | ||||
La turoj estis konstruataj de la jaro 1992 ĝis 1998. La turoj havas 88 etaĝojn kaj la supra etaĝo estas en nivelo de 375.0 metroj. La tegmento estas en nivelo de 378.6 metroj; inkludante la antenon, la alto estas 451,9 metroj. La konstruaĵoj havas entute 395 000 m2 da plankspaco.