Admiralo Sir Phipps Hornby (27a de aprilo 178519a de marto 1867) estis elstara kaj eksperta oficiro de la Brita Reĝa Mararmeo de la 19a jarcento. Hornby servis en fregatoj tra plej el sia militista sperto, kiu inkludis rektan atestadon de la insurekcio de Spithead aĝe 12jara en 1797. Poste, estre sian propran ŝipon "Volage" en 1811, Hornby ludis gravan rolon en la Brite venko ĉe la Batalo de Lissa. Ĉe Lissa Brita armeo estre de William Hoste supervenkis Francan forton pli ol duoble granda, dum Volage luktis kontraŭ multe pli granda ŝipo dum kelkaj minutoj suferante nombrajn vundojn, kiaj ĉe Hornby, kiu estis fakte vundita.