Phoebus-kartelo

internacia kartelo (1925–1939) pri ampoloj

La Phoebus-kartelo estis internacia kartelo, kiu kontrolis la fabrikadon kaj vendon de inkandeskaj ampoloj en granda parto da Eŭropo kaj Nordameriko inter 1925-1939. La kartelo transprenis merkatajn teritoriojn (dividis ilin inter si mem) kaj malaltigis la utilan vivon de tiaj bulboj, de 2.500 horoj al 1.000 horoj. Entreprenoj bazitaj en Eŭropo kaj Usono, inkluzive de Osram, General Electric, Associated Electrical Industries, kaj Philips, integrigis la kartelon la 15-an de januaro 1925 en Ĝenevo, per fondo de Phœbus S.A. Compagnie Industrielle pour le Développement de l' Éclairage (france por "Phoebus plc Industria Firmao por la Evoluo de Lumo"). Kvankam la grupo intencis daŭri la kartelon tridek jarojn (1925 ĝis 1955), ĝi ĉesis operaciojn en 1939 kun komenco de 2-a Mondmilito. Sekvante ĝian dissolvon, ampoloj daŭre estis venditaj ĉe la 1.000-hora vivo normigita fare de la kartelo.

Phoebus-kartelo
Phœbus S.A. Compagnie Industrielle pour le Développement de l'Éclairage
kartelo • planita sindetruo
Komenco 23-a de decembro 1924 vd
Fino 1939 vd
vdr

Vidu ankaŭ redakti