Piérnigas [PJERnigas] estas loĝloko kaj municipo en la nordo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba. La loknomo Piérnigas povas esti komprenebla etimologie kiel devena el hispanlingva vorto "piorno", kio donus Genistejo.

Piérnigas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09246
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 37  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 35′ N, 3° 25′ U (mapo)42.59-3.4127777777778Koordinatoj: 42° 35′ N, 3° 25′ U (mapo) [+]
Alto 729 m [+]
Areo 13,4 km² (1 340 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Piérnigas (Provinco Burgoso)
Piérnigas (Provinco Burgoso)
DEC
Piérnigas
Piérnigas
Situo de Piérnigas
Piérnigas (Hispanio)
Piérnigas (Hispanio)
DEC
Piérnigas
Piérnigas
Situo de Piérnigas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Piérnigas [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,40 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 37 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 40 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Piérnigas estis fondita en 1066 per decido de la abato de la Monaĥejo de Sankta Savinto de Oña por plenigi la vakuon inter Rojas, Quintanabureba kaj Moscadera. Tiel Piérnigas naskiĝis kiel abatlando kaj tiel restis ĝis la 19-a jarcento. Ĝi estis en la kvaropo Cuadrilla de Rojas, unu de sep dividaĵoj de la Merindad de Bureba, apartenanta al partido de Bureba, abatlanda jurisdikcio plenumita de la abato de la Monaĥejo de Sankta Savinto de Oña kiu nomumis la vicurbestron.

Piérnigas absorbis la loĝlokon Villaverde kun ĝiaj loĝantoj.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj la romanika ermitejo de Sankta Marteno.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti