Piñel de Abajo

Piñel de Abajo [piNJEL deaBAĥo] estas municipo en la oriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco.

Piñel de Abajo
Ayuntamiento de Piñel de Abajo.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47316 [+]
Demografio
Loĝantaro 152  (2022) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 40′ N, 4° 9′ U (mapo)41.674444444444-4.1472222222222Koordinatoj: 41° 40′ N, 4° 9′ U (mapo) [+]
Alto 792 m [+]
Areo 21,2 km² (2 120 ha) [+]
Situo de Piñel de Abajo
Situo de Piñel de Abajo

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Piñel de Abajo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Piñel de Abajo en la provinco Valadolido.
La komarko Campo de Peñafiel de la provinco Valadolido, malhelblue, sudoriente.
Preĝejo.
Ermitejo.

GeografioRedakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21,20 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 172 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 100 el la 1991.

Ĝi distas 55 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj estas inter municipoj Piñel de Arriba kaj Pesquera de Duero. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de rojo.

HistorioRedakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

AktualoRedakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti