Piñel de Arriba
Piñel de Arriba [piNJEL deaRIba] estas municipo en la oriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco.
Piñel de Arriba | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47316 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 90 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 42′ N, 4° 8′ U (mapo)41.699444444444-4.1277777777778Koordinatoj: 41° 42′ N, 4° 8′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 841 m [+] | ||
Areo | 23 km² (2 300 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
GeografioRedakti
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 23,12 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 92 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 100 el la 1991.
Ĝi distas 58 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj estas inter municipoj Piñel de Abajo kaj Encinas de Esgueva. Ĝia municipa teritorio estas monteta kaj trairata de la rojo Piñel.
HistorioRedakti
La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
AktualoRedakti
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento kaj la ermitejo.