Monto Mucuñuque

(Alidirektita el Pico Mucuñuque)

Monto Mucuñuque, Monto MukunjukeMonto Mukunjuko, kaj en hispana Pico Mucuñuque ankaŭ konata kiel Pico Santo Domingo,[1] estas elstara montopinto, kun alto de 4 610 metroj super la marnivelo,[2] unu el la ĉefaj altaĵoj de Venezuelo, nome en Andoj.[3] Ĝi troviĝas en la Nacia Parko Sierra Nevada, je ĉirkaŭ 100 km nordoriente de la urbo Mérida.[4]

Monto Mucuñuque
monto
Geografia situo 8° 45′ N, 70° 48′ U (mapo)8.7565277777778-70.802555555556Koordinatoj: 8° 45′ N, 70° 48′ U (mapo) f4
Monto Mucuñuque (Venezuelo)
Monto Mucuñuque (Venezuelo)
DEC
Monto Mucuñuque
Monto Mucuñuque
Situo de Monto Mucuñuque
Map
Monto Mucuñuque
vdr

Historio redakti

La Monto Mukunjuke estis ascendita la unuan fojon de la topografo venezuela Alfredo Jahn la 11an de decembro 1910 kun la celo fari mezurojn pri alteco. Lia mezuro tiujara estis de 4 670, gape proksima konsiderante la tiamajn mezurinstrumentojn. Poste, en 1922, la Mucuñuque estis grimpita de Moritz Blumenthal kaj Salomón Villareal kun topografiaj celoj similaj al tiuj de Jahn dudek jarojn antaŭe.[5]

Referencoj redakti

  1. Biggar, John (2007). Los Andes - Una Guia Para Escaladores. Andes. p. 34. ISBN 0953608735.
  2. Pérez Omar J., Hoyer Melvyn, Hernández José N., Rodríguez Carlos, Márques Víctor, Sué Nicolás et al. Alturas del Pico Bolívar y otras cimas andinas venezolanas a partir de observaciones Gps INCI [revista en la Internet]. 2005 Sep [1] Alirita la 27an de Januaro 2017; 30(4): 213-216.
  3. Peakery.com Venezuela mountains and peaks [2] Aliritaa la 27an de Januaro 2017.
  4. Biggar, John (2007). Los Andes - Una Guia Para Escaladores.
  5. Peakware: World Mountain Encyclopedia Mucuñuque [3] Arkivigite je 2017-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 27an de Januaro 2017.