Piedapogilo (krucumo)

Piedapogilo (kvarnajla fazo) ĉe Gerokruco (fine de la 10-a jc.) en la Katedralo de Kolonjo
Kruco sen piedapogilo (trinajla fazo) en Borum-Preĝejo je Århus, Danujo

Piedapogilo (latine: Suppedaneum) estis en la Romia Imperio je krucumo apoga piedotabulo ĉe kruco, kiu plilongigis la torturmortigadon de la krucumato. Suppedaneum ankaŭ nomiĝas la supra ŝtupo de altaro en katolika preĝejo kiel planko, sur kiu staras la altaro.

Piedapogilo por krucumoRedakti

Dum romia krucumo la apogilo fiksita ĉe la kruco servis por la sinapogo de la piedoj kaj per tio de la korpa pezo. Per tio la mortigata povis senstreĉigi siajn brakojn, kio plifaciligis al li la spiradon kaj prokrastis la morton pro sufoko. Precipe, se oni donis al la krucumato akvon, povis pasi plurajn tagojn, ĝis kiam okazis la krucomorto (komparu krucumado). Supozeble pli disvastiĝinta kiel la piedapogilo estis sidilo, tabulo en alto de la postaĵo, sur kiu la torturata povis sidi.

Se oni volis akceli la morton, oni rompis al la viktimoj la gambojn, por ke ili ne plu povis apogi sin sen doloregoj. Pri tio ekzemple raportas la evangelio laŭ Johano:

Tiam la soldatoj venis, kaj rompis la krurojn de la unua kaj de la alia krucumita kun li; sed kiam ili venis al Jesuo, kaj vidis, ke li jam mortis, ili ne rompis liajn krurojn --Joh 19, 32-33

La kristana ikonografio prezentas Jesuon ĉe la kruco ofte kun piedapogilo, karakterize tamen nur en la post- romanika epoko. Oni distingas ekde tiu ĉi tempo je la prezentado de la Krucumito la tiel nomatan trinajlan fazon (manoj kun dun najloj, unu najlo tra la du piedradikoj) de la antaŭe kutima kvarnajla fazo, je kiu ĉiu piedo estis montrata unuope alnajligita.