Iri al Canossa

(Alidirektita el Piediro al Canossa)

La esprimo iri al Canossa naskiĝis reference al la humiliĝo de Canossa kaj eniris en la komunan uzon en diversaj lingvoj kiel en tiu germana: "nach Canossa gehen", aŭ en angla: "go to Canossa", aŭ franca: "aller à Canossa".

Rex rogat abbatem / Mathildim supplicat atque.
Hugo de Cluny, Henriko la 4-a, Matilda de Toskanio.
Miniaturo de la origina kodekso pri “Vita Mathildis” de Donizono el Canossa (12-a jarcento). Vatikana Biblioteko, Romo. Cod. Vat. lat. 4922 (1115).

Etimologio redakti

La esprimo fontas el la konata historia epizodo kaj signifas "humiliĝi, fleksiĝi antaŭ malamiko, repreni sian diritaĵon, agnoski esti erarinta, submetiĝi”, kies modelo estas la okazintaĵo ĉe la kastelo de Canossa dum la rigida vintro de 1077 kiam imperiestro Henriko la 4-a atendis tri tagojn kaj tri noktojn, senŝue kaj vestite per nura froko,antaŭ ol esti ricevita kaj pardonita de la papo Gregorio la 7-a post propetado de Matilda de Toskanio. Sed la konflikto inter la du, la investitura konflikto, baldaŭ remalfermiĝis.

Citaĵoj redakti

En la 19-a jarcento la esprimo ricevis politikan signifon, ĉar eksignifis la submetiĝon de Germanio al fremda povo kia la Apostola Seĝo.

En 1872 Otto von Bismarck, kanceliero de la ĵusproklamita Germana imperio, dum la tieldirita Kulturbatalo kiu lin oponigis al la Katolika eklezio, en fama parolado deklaris: “ni neniam iros al Canossa - nek korpe, nek spirite”.[1] (nach Canossa gehen wir nicht – weder körperlich noch geistig), celante aserti ke Germanio akceptus neniun eksteran interferon en la politika medio, religia kaj kultura.[2]

Notoj redakti

  1. Accadde a Canossa Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine, Comune di Canossa.
  2. La kulturbatalo naskiĝis por multaj celoj: bremsi la ekspansion de la katolika eklezio, mortigi kristanismon ĉar kontraŭan al scienco kaj al la aŭtonomio de la ŝtatoj ktp… Ekde 1879 la du partoj komencis alproksimiĝi kaj pretigi pacigajn kontaktojn. Kaj oni atingis kompromison, kiu, fakte, signifis venkon de la defenda pozicio de la Eklezio, kontentigante, tamen, almenaŭ parte, la naciajn povojn. La konflikto, male, daŭris en aliaj landoj kie ĝi tamen jam akiris malsamajn karakterizojn.

Bibliografio redakti

  • Carlo Lapucci. Il dizionario dei modi di dire della lingua italiana. 1ª ed. Milano, Garzanti Editore - A. Vallardi, 1993. p. 316. ISBN 88-11-91707-7

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] Kolekto de proverboj kaj dirmanieroj.