Kastelo de Canossa
Canossa [kaNOsa] estis la kastelo de margrafino Matilda de Toskanio (1046-1115). Tien venis en januaro 1077 Henriko la 4-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, en lia Piediro al Canossa survoje al la papo por atingi la solvon de ekskomuniko fare de Gregorio la 7-a. La kastelo estis konstruita en strategia pozicio sur la rando de Apeninoj inter Bolonjo kaj Parmo, 18 kilometrojn sudokcidente de la italia provinca ĉefurbo Reggio di Lombardia (nun Reggio nell'Emilia) ĉe alteco de 576 metroj super la marnivelo.
Kastelo de Canossa | ||
---|---|---|
Iama kastelo (ruino) | ||
burgo [+] | ||
Koordinatoj | 44° 34′ 34″ N, 10° 27′ 21″ O (mapo)44.57604710.455789Koordinatoj: 44° 34′ 34″ N, 10° 27′ 21″ O (mapo) | |
Estiĝo | 10-a jarcento | |
Kastelo de Canossa | ||
Vikimedia Komunejo: Castello di Canossa [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||