Piedpuŝa sledeto estas malgranda sledo, kiu konsistas el sidloko kaj du longaj glitiloj. La glitiloj estas tiel longaj, ke oni povas stari sur ili malantaŭ la sidloko. Oni glitigas ĝin starante unupiede sur unu glitilo, puŝante la sledeton per la alia piedo. Oni stiras la sledeton per la teniloj sur la seĝodorso.

Piedpuŝa sledeto
Uzata piedpuŝa sledeto
Piedpuŝa sledeto sur glacikovrita lago

Por esti taŭga, la grundo devas esti malmola kaj iom glata, kiel glacio aŭ kompakta neĝo. Oni volas ke la glitiloj bone glitas, sed samtempe oni bezonas iom da froto inter la ŝuo kaj la grundo. La piedpuŝa sledeto povas esti uzata laŭ vojoj kaj sur glacikovritaj lagoj kaj fjordoj. Oni povas atingi rapidecon je 15-20 km/h, eĉ pli en deklivoj.

La piedpuŝa sledeto estas uzata en Norvegujo, Svedujo kaj Finnlando. Uzado sur vojoj postulas certan gradon da trafiko, tiel ke neĝo iĝas malmola. Tro da trafiko forigas la neĝon kaj igas la vojkondiĉojn malfacilaj por la piedpuŝa sledeto. Ankaŭ surŝutado per sablo aŭ salo sur la vojon malhelpas bonan kondiĉon por ĝi. Tial ĝi ĉefe estas uzata ekster grandaj urboj.

La unua konata priskribo de la piedpuŝa sledeto estas de la urbo Piteå en norda Svedujo en 1872.