Piedrahíta [pjedraIta] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Piedrahíta estas komprenebla etimologie kiel Enbatita Ŝtono (vidu sube ĉe Toponimio).

Piedrahíta
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 662  (2023) [+]
Loĝdenso 59 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 28′ N, 5° 20′ U (mapo)40.4634851-5.3275956Koordinatoj: 40° 28′ N, 5° 20′ U (mapo) [+]
Alto 1 060 m [+]
Areo 28 km² (2 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Piedrahíta (Provinco Avilo)
Piedrahíta (Provinco Avilo)
DEC
Situo de Piedrahíta
Piedrahíta (Hispanio)
Piedrahíta (Hispanio)
DEC
Situo de Piedrahíta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Piedrahíta, Ávila [+]
vdr
Piedrahíta en la provinco Avilo.
Preĝejo.
Mapa de Piedrahíta, 1864, de Francisco Coello.
Palaco de la Dukoj de Alba.
Portikoj ĉe la placo.
Preĝejo.
Preĝejo.
Konvento.

Toponimio

redakti

La loknomo Piedrahíta estas komprenebla etimologie kiel Enbatita Ŝtono kiel aludo al mejloŝtono enbatita grunden por marki limon de la teritorio. Ĝi devenas de la latina petra ficta, laŭvorte 'enbatita ŝtono'. Tia toponimo estas abunda en la areo de latinidaj lingvoj: Pierrefitte (Argelès-Gazost), Pietrafitta (Avegno, Ĝenovo), Pietrafessa (Castiglione della Pescaia, Italio), ktp. En Hispanio estas Piedrahíta (Teruel), Piedrahíta de Castro (Zamora), Piedrahíta de Juarros (Burgos), Piedrafita del Cebrero (inter Leono kaj Lugo), Piedrafita de Babia (Leono), Perafita (Osona), kaj Pedrafita (Lugo, Pontevedra, ktp). Foje la vorto "piedra" (ŝtono) forestas kaj la nomo estas nur Hita (Guadalajara), El Hito, (Cuenca), Fitero, Lanzahíta ktp.​

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 28,67 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1754 loĝantojn. Ĝi perdis 1 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 52 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun San Bartolomé de Corneja, Malpartida de Corneja, Mesegar de Corneja, San Miguel de Corneja, Hoyorredondo, Navaescurial, Santiago del Collado, La Aldehuela kaj Santiago del Collado. La loĝloko estas en la valo de Corneja [korNEĥa] (signife al korniko, kio aperas en la blazono), en la norda deklivaro de la montaro de Villafranca, flanke okcidente de la monto Jura.

Historio

redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. La unuaj atestoj pri Piedrahíta datas de 1189, dum la regado de Alfonso la 8-a. En tiu epoko kreiĝis la senjorlando Valdecorneja. En 1485 don Fadrique Álvarez de Toledo y Enríquez de Quiñones, kuzo de la Katolikaj Gereĝoj, ekposedis la Senjorlandon Valdecorneja kaj iĝis la unua grafo de Piedrahíta. Fernando Álvarez de Toledo, naskita en Piedrahíta la 29an de Oktobro 1507, estis plej konata Duko de Alba pro militista agado.

Dum la 18-a jarcento, Fernando de Silva y Álvarez de Toledo, konata kiel la Duque Viejo (Malnova Duko), konstruigis sur la loko de iama kastelo enorman palacon de franca novklasika stilo, konata kiel Palaco de la Dukoj de Alba. Lia nepino María del Pilar Teresa Cayetana de Silva y Álvarez de Toledo faris tiun palacon kunvenejo de artistoj kaj intelektuloj siaepoke. Ekzemple Jovellanos kaj Francisco de Goya estis tie. La franca okupado estis speciale suferiga por la areo, en kiu la trupoj de la generalo Goudinot fitraktadis hispanojn. La palaco de Alba estis detruita de homamaso tiukadre.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, montogrimpado, festoj).

La urba kerno estas ene de murego, disvolvigita ĉirkaŭ portikara plurlatera placo, kie okazas diversaj eventoj, kaj deklarita Historia Ensemblo kaj Havaĵo de Kultura Intereso. La preĝejo estas ekkonstruita sur la loko de iama kastelo en la 13-a jarcento sed rekonstruita en la 16-a kaj 17-a jarcentoj kaj havas interesajn retablojn. En la interno estas Muzeo de Religia Arto. La Konvento de Karmelitanoj estis konstruita en la 15-a jarcento, havas interesan pordegon, gotikajn elementojn interne, barokajn retablojn kaj pentraĵon de Alonso Cano. Aliaj vizitindaĵoj estas la ruinoj de la konvento de Santo Domingo, la Taŭrludejo, la Domo de José María Gabriel y Galán, la ermitejo de la Virgen de la Vega, ĉe kie estas arkeologia kuŝejo.

Vidu ankaŭ

redakti