Pier Luigi Cinquantini

(Alidirektita el Pierluigi Cinquantini)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Pier Luigi CINQUANTINI (ĉinkŭantini) naskiĝis en Puteaux (Francio) sed preskaŭ dum tuta vivo vivis en Blera. Li estas itala esperantisto kaj emerita policinspektoro. Fama pro la organizado de Internacia Arkeologia Laborbrigado kiu okupiĝis pri purigado de etruskaj restaĵoj en urbeto Blera. Li estis redaktoro de la itala esperanta revuo l'Esperanto, kaj interesiĝas pri muziko: li produktis kaj aktoris en la Esperanta muzikalo Venu Rapide Homoj kaj tenas liston entenantan la tekstojn de ĉiuj italaj kantoj tradukitaj en Esperanto.

Eksteraj ligiloj redakti