Pierre Daumesnil (naskiĝis la  27-an de julio 1776(nun 1776-07-27) en Périgueux, mortis la 17-an de aŭgusto 1832 en Vincennes) estis franca soldato en la armeoj de Napoleono dum la Unua Imperio kaj la Resurtronigo, fine altiĝante al la rango de Brigada generalo. Li partoprenis en la Batalo de Wagram, dum kiu li perdis kruron, kiu estis anstataŭita de protezo el ligno; de tie venas lia kromnomo jambe de bois ("kruro el ligno"), kaj li estis asignita al la defendo de la Kastelo de Vincennes en 1812. Vincennes estis tiam arsenalo entenanta 52 000 novajn fusilojn, pli ol 100 pafilegoj kaj plurajn tunojn da pulvo, kugloj, kanon-globoj... Allogaĵo por la Sesa koalicio marŝanta al Parizo en 1814 en la sekvo de la Batalo de Popoloj. Tamen Daumesnil alfrontis la aliancanojn kaj replikis per la fama diraĵo "Mi redonos Vincennes kiam oni redonos al mi mian kruron" (Je rendrai Vincennes quand on me rendra ma jambe). Kun nur 300 homoj sub sia komando, li eltenis kontraŭ la Koalicio ĝis la reĝo Ludoviko la 18-a ordonis forlasi la fortreson.

Pierre Daumesnil
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1776 (1776-07-14)
en Périgueux
Morto 17-an de aŭgusto 1832 (1832-08-17) (56-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Cimetière ancien de Vincennes
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo oficiro
vdr
Generalo Daumesnil:
"Mi redonos Vincennes kiam oni redonos al mi mian kruron"

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pierre Yrieix Daumesnil en la angla Vikipedio.