Pierre Hippolyte Raynaud
Pierre Hippolyte Raynaud estis franca politikisto. Li naskiĝis la 17-an de aprilo 1795 en Chareil-Cintrat kaj mortis la 15-an de julio 1876 en Cressanges. Li estis deputito de Allier dum la julia monarkio.
Pierre Hippolyte Raynaud | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-a de aprilo 1795 en Chareil-Cintrat | ||||
Morto | 15-a de julio 1876 en Cressanges | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Partio | Centro | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Advokato, politikisto | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
Deputito de Allier | |||||
Dum | 1830 – 1834 | ||||
Deputito de Allier | |||||
Dum | 1839 – 1842 | ||||
Prezidanto de la Departementa Konsilio de Allier | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiPierre Hippolyte Raynaud originas, ambaŭ per siaj patra kaj patrina familioj, de la burĝaro de la regiono de Gannat kaj Chantelle. Lia patro, Claude Raynaud (1765-1838), estis urbestro de Chareil dum la Unua Imperio. En 1793, li akiris la kastelojn Blanzat kaj La Rivière en Chareil, okaze de iliaj vendoj kiel naciaj bienoj.
La patrina avo de Pierre Hippolyte, Philibert Delesvaux (1745-1791), estis prezidanto de la sala grenejo de Gannat. Pierre Hippolyte Raynaud cetere estis la pranevo de Joseph Hennequin, urbestro de Gannat kaj deputito de Allier.
Advokato en Gannat, li estis deputito de la departemento de 1830 ĝis 1834, kaj denove de 1839 ĝis 1842[1]. Li seĝis en la centra parto de la ĉambro kaj estis daŭra subtenanto de la julia monarkio. Li ankaŭ estis prezidanto de la Departementa Konsilio de Allier.
En 1842, li rezignis sian politikan karieron kaj retiriĝis al sia familia tereno en Cressanges.
Referencoj
redakti- ↑ Li kandidatiĝis nek en 1834, nek en 1837.
Literaturo
redakti- « Pierre Hippolyte Raynaud », en Adolphe Robert kaj Gaston Cougny, Dictionnaire des parlementaires français, eld. Edgar Bourloton, 1889-1891
- Henri de Frémont, Généalogies de familles bourbonnaises, IV, pĝ.593.