La Pieterpad (Petropado) (LAW 9) estas la plej konata promenitinero de Nederlando. La itinero kondukas de Pieterburen ĉe la vadobordo al la Sint Pietersberg (Sankt-Petromonto) apud Maastricht kaj havas longon de 492 kilometroj, subdividita en 26 etapoj. La itinero kondukas tra la plej diversaj pejzaĝoj. Sur ĉiu etapo preskaŭ ĉiutage laŭiras promenantoj de la Pieterpad.

La pado ekzistas ekde 1983 kaj estas projektita de Toos Goorhuis-Tjalsma el Tilburg kaj ŝia amikino Bertje Jens el Groningen. Ĝi estas prizorgata de laborgrupo.

La Pieterpad estas markita per la internacie konata blank-ruĝaj markoj de long-distanca-promenpado kaj estas detale priskribita en du Nivon-promengvidiloj.


Etapoj redakti

etapo de al longo (km)
1 Pieterburen Winsum 11
2 Winsum Groningen 19
3 Groningen Zuidlaren 21
4 Zuidlaren Rolde 18
5 Rolde Schoonloo 18
6 Schoonloo Sleen 24
7 Sleen Coevorden 21
8 Coevorden Hardenberg 19
9 Hardenberg Ommen 21
10 Ommen Hellendoorn 21
11 Hellendoorn Holten 16
12 Holten Laren 15
13 Laren Vorden 14
14 Vorden Zelhem 16
15 Zelhem Braamt 18
16 Braamt Millingen aan de Rijn 24
17 Millingen Groesbeek 20
18 Groesbeek Gennep 15
19 Gennep Vierlingsbeek 17
20 Vierlingsbeek Swolgen 21
21 Swolgen Venlo 21
22 Venlo Swalmen 23
23 Swalmen Montfort 22
24 Montfort Sittard 24
25 Sittard Strabeek (Valkenburg)   22
26 Strabeek Sint-Pietersberg 15

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti