Toos Goorhuis-Tjalsma

kune kun sia amikino Bertje JENS la elpensinto de la Pieterpad

Toos Goorhuis-Tjalsma (1915 - 5-a de januaro 2004) estis kune kun sia amikino Bertje JENS la elpensinto de la Pieterpad.

Toos Goorhuis-Tjalsma
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1915 (1915-06-30)
en Leiden
Morto 5-an de januaro 2004 (2004-01-05) (88-jaraĝa)
en Tilburg
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Memorigilo Toos Goorhuis-Tjalsma
vdr

Ili elpensis la padon en 1978 kiam ili promenis de la loĝurbo de Bertje, Groningen al Tilburg, la loĝurbo de Toos. Ili entreprenis ĉi tiun promenon por "ankaŭ iam promeni en Nederlando". Ili estis spertaj promenantoj, kiuj tamen ĉiam promenis en la eksterlando, ĉar tiam en Nederlando ne ekzistis long-distanca-promenpadoj. Ĉar tiuj ne estis ili decidis mem priskribi itineron, "tiel ke la infanoj ankaŭ povos promeni laŭ la itinero".

Dum la promenado ili pripensis la koncepton de la het Pieterpad, por promeni de Pieterburen en la ekstremaĵo de la nordo al la Sint Pietersberg en la ekstremaĵo de la sudo. Post tio ili ŝanĝigis iliajn planojn, iris aŭtobuse (ili estis en la sudo de Drenthe) al Pieterburen. Post kiam ili priskribis la etapon de Pieterburen al Groningen, ili revenis al la loko kie ili antaŭe haltis kaj daŭrigis ilian promenadon, ĉifoje al la Sint-Pietersberg.

Ĝenerale oni konsideras Toos kiel la elpensinto de la pado, ĉar ŝi skizis la itineron.