Pika damo (opero)
Pika damo, Op. 68 (en rusa: Пиковая дама, Pikovaja dama; en franca: La Dame de Pique) estas opero triakta (sep scenoj) de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij por ruslingva libreto de la frato de la komponisto nome Modest Ĉajkovskij, bazita sur samnoma novelo de 1834 de Aleksander Puŝkin, sed kun scena ŝanĝita intrigo. La premiero okazis en 1890 en la Mariinskij-Teatro en Sankt-Peterburgo, Rusio.[1]
Пиковая дама | |||||
---|---|---|---|---|---|
drama muzika verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | rusa lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1890 | ||||
Loko de rakonto | Rusia Imperio | ||||
| |||||
Intrigo
redaktiLa intrigo de la opero temas pri Hermann, armea oficiro kiu estas entuziasmulo de hazardludoj. Li foroferas eĉ sian amon por Lisa, kiun li manipulas pro sia obsedo akiri magian formulon, kiun posedas la avino de la junulino, nome maljuna grafino, nomita la Pika Damo. Tiu formulo ebligus lin venki en la kartludoj, sed se oni malkaŝas ĝin al alia persono, okazas morto. Tiukadre okazas la morto de Lisa, kaj Hermann memmortigas sin, trompita de la fantomo de sia viktimo.
La originan historion de Puŝkin oni modifis por kongruigi ĝin kun la opero. Por la Hermann de Puŝin, Lisa estas la instrumento por alveni ĝis la grafino. En la opero tamen, Hermann estas pasia amanto kiu eĉ minacas per memmortigo se ŝi ne korespondas lian amon. Spite al la forto de lia amo por Lisa, li estas obseda por atingi la sekreton de la kartoludo.[2] Aliflanke, en la rakonto de Puŝkin, Hermann ne mortas, sed estas enfrenezulejigita, dum Lisa edziniĝas al junulo. En la opero akriĝas la sociaj malegalecoj kiuj apartigas la ĉefajn rolulojn. En kelkaj momentoj de la opero, la devojigo disde la origina rakonto permesas al la komponisto krei spektaklajn muzikajn kaj teatrajn efektojn.
Instrumentaro
redaktiFonto: Tchaikovsky Research
- Krodinstrumentoj: violonoj I & II, vjoloj, violonĉeloj, kontrabasoj
- Lignoblovo: tri flutoj (3a duobla fluteto), du hobojoj, du klarnetoj (B-flat, A), basklarneto (B-flat), du fagotoj
- Metalblovo: kvar kornoj (F), du trumpetoj (B-flat, A), tri trombonoj, tjubo
- Perkutado: timbaloj, tambureto, bastamburo
- Aliaj: harpo, piano
En popolkulturo
redakti"Vivo estas nur ludo" (ruse «Что наша жизнь? Игра!» (Ŝto naŝa ĵizn? Igra!), laŭvorte, "Kio estas nia vivo? Ludo!") citaĵo el tria akto de la opero, iĝis proverbo en rusa. Kio? Kie? Kiam?, kvizludo kaj unu el la plej popularaj TV-programoj en Rusio kaj iamaj sovetlandoj, startas per muzika citaĵo el la opero, nome Herman kantanta la frazon "Vivo estas nur ludo."
Referencoj
redakti- ↑ Poznansky 1999, p. 138
- ↑ Tanitch, Robert. «Stream review: The Queen of Spades at Metropolitan Opera House, New York» (en angla). British Theatre Guide. [Konsultita la 28an de decembro 2021].
Bibliografio
redakti- Aldrich, Richard (27a de Februaro, 1910). "First Production of a Tschaikowsky Opera in America this Week". Magazine. The New York Times. p. 15. Alirita la 11an de Marto 2022.
- Brown, David (1992). Tchaikovsky: The final years, 1885–1893. New York City: W. W. Norton & Company. ISBN 0-393-03099-7.
- Gasparov, Boris (2008) [2005]. Five Operas and a Symphony. New Haven kaj London: Yale University Press. ISBN 9780300133165.
- Harrison, Max (2005). Rachmaninoff: Life, Works, Recordings. London: Continuum International Publishing Group. ISBN 978-0-8264-9312-5.
- Lascelles, George (1954). The New Kobbé's Complete Opera Book. London: G. P. Putnam's Sons.
- Latham, Alison (2004). Oxford Dictionary Of Musical Works. Oxford University Press. ISBN 978-0-198-61020-5.
- Poznansky, Alexander (1999). Tchaikovsky Through Others' Eyes. Bloomington: Indiana University Press. ISBN 978-0-253-33545-6.
- Rzhevsky, Nicholas (2005). An Anthology of Russian Literature from Earliest Writings to Modern Fiction. New York: M. E. Sharpe. ISBN 0-7656-1246-1.
- Tommasini, Anthony (2004). Opera: A Critic's Guide to the 100 Most Important Works and the Best Recordings. Macmillan Publishers. ISBN 0-8050-7459-7.
Eksteraj ligiloj
redakti- Work details, Tchaikovsky Research
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo The Queen of Spades (opera) en la angla Vikipedio.