Pilgrimanta madono

katolika tradicio

La katolika tradicio de la pilgrimanta madonopilgrimado de Maria, latine Peregrinatio Mariae estas la kutimo solene transporti marian kopifiguron laŭ itinero kiu tuŝas la diversajn lokojn de diocezo aŭ pli larĝa teritorio, foje reprezentata de tuta lando, foje etendanta preter naciaj limoj.

La kutimo havas signifon de misio por kredantoj kaj estas akompanata de evangelia predikado kaj donado de la sakramentoj, por akiri la konvertiĝon de homoj per la modela personaĵo de Maria.

Kvankam la tradicio jam historie konatis, ĝi aparte disvolviĝis en Eŭropo en la 1940-aj jaroj, post granda reviviĝo de la mariana kulto inter la 19-a kaj 20-a jarcentoj. En Italio la pilgrimadoj de la tuja postmilita periodo (1946-1951) estis signifaj. Tiel la tradicio eĉ iĝis la patroneco de tutaj katolikaj paroĥoj kaj ankaŭ de politikaj administraj komunumoj, kiel ekzemple de la loĝloko Berzo Inferiore en Lombardio.

Eksteraj ligiloj redakti