Pincgaŭra brutaro

Pincgaŭra estas raso de hejma brutaro originata de la valo de la Pinzgau, en Salzburgo, Aŭstrio.[1] La pincgaŭra brutaro unue estis difinita kiel raso en 1846, kaj antaŭ tio nomita "Pinzgauer Fasel" aŭ "Pinzgauer Schlag". Aliaj primitivaj rasoj de la regiono, kiel la Mölltal en Karintio, la Pustertal kaj la Tux-Zillertal de Tirolo, influis la evoluon de tiuj bestoj. Pincgaŭra brutaro akiris grandan popularecon en Aŭstrio kaj en apudaj landoj.[2][3]

Pincgaŭra bovino en la Achental, Tirolo, Aŭstrio
Pincgaŭra bovino en la Achental, Tirolo, Aŭstrio
Pincgaŭra brutaro en la Alpoj
Pincgaŭra brutaro en la Alpoj
Pincgaŭraj bovinoj ĉe foiro en Usono
Pincgaŭraj bovinoj ĉe foiro en Usono

Karakterizaĵoj redakti

La reprezentaj koloroj de ĉi tiu raso estas brunaj kaj blankaj.[4][5] La kapo, kolo, flankoj de la torako kaj abdomeno estas brunaj. La blanko aperas de la kruco al la vosto, descendas tra la femuroj kaj mamoj kaj projekcias laŭ la suba ventro al la sternumo. La kruroj estas malhelaj ĝis la kubuto. Nigraj bestoj troveblis, sed malofte, kaj iam estis viditaj kiel malbeno. Post 1900, nigraj virbovoj estis forigitaj de la reproduktosistemo, kaj la nigra koloro malaperis.[2]

La plenkreskaj bovinoj pezas inter 600 kaj 700 kg kaj havas mezan altecon de 137 cm. La pezo de la virbovoj estas inter 1000 kaj 1100 kg kaj ĝia meza alteco estas 147 cm. La bestoj estas ĉefe ekspluatataj kiel produktantoj de lakto kaj viando, sed ili ankaŭ estis uzataj kiel tirbestoj.[2][3]

Nuntempe la plej alta koncentriĝo de ĉi tiuj bestoj troviĝas en zono de Alpoj en norda Aŭstrio. La brutaro vivas en la valoj kaj sur la deklivoj de la montoj inter 500 kaj 1.500 msm.[1] Somere, la brutoj vizitas paŝtejojn ĝis 2,500 msm. En Aŭstrio estas 362,457 kapoj de pincgaŭra brutaro, ekvivalenta al 30% de la tuta brutaro. En la lando ekzistas kvar asocioj de bredistoj.[2][6]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 «American Pinzgauer Association | HISTORY/ORIGIN». [Konsulto: Majo 12, 2019].
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 «Pinzgauer - Razas Bovinas de Colombia». [Konsulto: Majo 12, 2019].
  3. 3,0 3,1 «South African Pinzgauer Association». [Konsulto: Majo 12, 2019].
  4. «PINZGAUER RINDherum das Beste : ARGE Pinzgauer Rinderzuchtverbände : Pinzgauer Jungzüchter: Cattle Arkivigite je 2019-05-06 per la retarkivo Wayback Machine» (en de), 08-03-2019. [Konsulto: Majo 12, 2019].
  5. «Breeds of Livestock - Pinzgauer Cattle — Breeds of Livestock, Department of Animal Science». [Konsulto: Majo 12, 2019].
  6. «NW Pinzgauer Assocaition». [Konsulto: Majo 12, 2019].

Literaturo redakti