Pineda de la Sierra

Pineda de la Sierra [piNEda delaSJEra] estas loĝloko kaj municipo en la centroriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos, foje atribuita ankaŭ al la Sierra de la Demanda. La loknomo Pineda de la Sierra estas etimologie komprenebla kiel Pinaro de la Montaro.

Pineda de la Sierra
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09199
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 95  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 13′ N, 3° 18′ U (mapo)42.215833333333-3.2972222222222Koordinatoj: 42° 13′ N, 3° 18′ U (mapo) [+]
Alto 1 205 m [+]
Areo 68,767 km² ( 687 6.7 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pineda de la Sierra (Provinco Burgoso)
Pineda de la Sierra (Provinco Burgoso)
DEC
Pineda de la Sierra
Pineda de la Sierra
Situo de Pineda de la Sierra
Pineda de la Sierra (Hispanio)
Pineda de la Sierra (Hispanio)
DEC
Pineda de la Sierra
Pineda de la Sierra
Situo de Pineda de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pineda de la Sierra [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.
 
Preĝejo de Sankta Stefano.
 
Iama skiejo Valle del Sol.

Ĝia montara municipa teritorio okupas totalan areon de 68,767 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 99 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 48 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la montaro Sierra de la Demanda, precize en la sierra del Mencilla, kie estas la iama skiejo Valle del Sol, ĉe la montopinto Mencilla (1929 msm). La municipo estas trapasata de la rivero Arlanzón, kiu fakte ekfluas je malmultaj kilometroj de la municipa teritorio.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Pineda de la Sierra formis parton de la Hermandad de Montes de Oca en la partido de Juarros, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos, inter 1785 kaj 1833; estis reĝlanda jurisdikcio kun ordinara urbestro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, minado (kupro, plumbo, zinko kaj ĉefe karbo) kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la romanika preĝejo de Sankta Stefano; la ermitejoj de Kristo kaj de Sankta Petro; la natura distrejo El Esteralbo; la eduka centro Aula del Río pri ekosistemoj; la minkomplekso Minas de Cerracín; la Verda Vojo de la Sierra de la Demanda, el Arlanzón ĝis Monterrubio de la Demanda kun Pineda en la centro proksimume; skiejo Valle del Sol, nun ne funkcianta sed taŭga por piedirado; kaj Akvorezervejo de Arlanzón, akvostokejo por urbo Burgoso kaj boatnavigado.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti