Santa María la Real de Nieva

(Alidirektita el Pinilla Ambroz)

Santa María la Real de Nieva [santamaRIa lareAL deNJEba] estas municipo en la okcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Santa María la Real de Nieva estas etimologie komprenebla kiel Sankta Maria Reĝa de Nieva, alude al la apuda municipo Nieva, hodiaŭ multe malpli loĝata.

Santa María la Real de Nieva
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40440
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 891  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 4° 24′ U (mapo)41.0705206-4.4064428Koordinatoj: 41° 4′ N, 4° 24′ U (mapo) [+]
Alto 907 m [+]
Areo 179 km² (17 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa María la Real de Nieva (Provinco Segovio)
Santa María la Real de Nieva (Provinco Segovio)
DEC
Santa María la Real de Nieva
Santa María la Real de Nieva
Situo de Santa María la Real de Nieva
Santa María la Real de Nieva (Hispanio)
Santa María la Real de Nieva (Hispanio)
DEC
Santa María la Real de Nieva
Santa María la Real de Nieva
Situo de Santa María la Real de Nieva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa María la Real de Nieva [+]
vdr

Santa María la Real de Nieva estas survoje de la Jakoba Vojo de Madrido, kaj ĝia monaĥejo, katalogita kiel Havaĵo de Kultura Intereso, estas unu de la oftaj haltejoj por pilgrimantoj kaj turistoj.

Santa María la Real de Nieva en la provinco Segovio.
Placo kaj loĝloko el la sonorilturo de la preĝejo.
Klostro kaj turo de la monaĥejo.
Arkoj de la klostro.
Gotika pordego de la monaĥejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 198 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 395 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn ekde la 19-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste, en la 1970-aj jaroj, ĝi plialtigis sian loĝantaron pro absorbo de apudaj municipoj, kiuj estis perdintaj loĝantaron.

Aktuale la municipo konsistas el 14 loĝlokoj: nome Aragoneses, Balisa, Hoyuelos, Jemenuño, Laguna Rodrigo, Miguel Ibáñez, Ochando, Paradinas, Pascuales, Pinilla-Ambroz, Santa María la Real de Nieva (municipa ĉefurbo), Santovenia, Tabladillo kaj Villoslada.

Ĝi distas 30 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj 30 km de Arévalo; ĝi limas kun municipoj Nieva, Ortigosa de Pestaño, Domingo García, Miguelañez, Bernardos, Melque de Cercos, Juarros de Voltoya, Martín Muñoz de las Posadas, Armuña, Añe, Adanero (Ávila), Muñopedro, Sangarcía, Anaya kaj Marazuela. Pro absorbo de multaj aliaj municipoj, ĝi estas granda municpa teritorio kaj havas limojn mun multaj aliaj.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La diversaj loĝlokoj estis fonditaj en la 11-a jarcento.

Santa María la Real de Nieva estis fondita en 1395 fare de la reĝo Henriko la 3-a, je peto de lia edzino Katerina de Lankastro, kun privilegioj kaj senimpostigo por fondo de monaĥejo. En la 28a de Oktobro 1473 la la reĝo Henriko la 4-a kunvenigis tien kunsidon de la konsilantaro Cortes de Castilla en Santa MAría la Real de Nieva, el kio rezultis leĝo kiu estis nomata Leĝo de Santa María de Nieva.​

En 1520 dum la Milito de Komunumoj de Kastilio Rodrigo Ronquillo, komandanto de la imperiaj trupoj en la zono, establis tien sian ĝeneralan kantonmenton kaj estis venkita de la komunumaj trupoj de Juan Bravo, Juan de Padilla kaj Juan de Zapata en la proksimeco, pro kio li devis rifuĝiĝi en Arévalo.​

En la teritoria restrukturigo de 1834 Santa María estis deklarita unu de la kvin ĉefurboj de jurisdikcia partio de la provinco Segovio.

Dum la dua duono de la 20-a jarcento okazis la diversaj aligoj de municipoj, malsukcesaj klopodoj por resendependigoj kaj starigoj kiel submunicipoj.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj.

De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj inter kiuj ĉefas la preĝejo kaj monaĥejo de Nuestra Señora de la Soterraña (Subtera Virgulino). La blazono estas simbola aludo al la virgulineco de la Virgulino (puraj floroj): vidu lastan kapitelon en la bildaro.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti