Pintano estas vilaĝo de la komarko Cinco Villas en provinco Zaragozo, kiu apartenas al municipo Los Pintanos de la historia hispana regiono Aragono.

Pintano
loĝloko
Administrado
Demografio
Loĝantaro 18  (2022) [+]
Geografio
Geografia situo 42° 32′ N, 1° 1′ U (mapo)42.528940904967-1.0208217031484Koordinatoj: 42° 32′ N, 1° 1′ U (mapo) [+]
Pintano (Provinco Zaragozo)
Pintano (Provinco Zaragozo)
DEC
Pintano
Pintano
Situo de Pintano
Pintano (Hispanio)
Pintano (Hispanio)
DEC
Pintano
Pintano
Situo de Pintano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pintano [+]
vdr

Geografio redakti

Pintano, starigita sur terkapa monteto, estas plena de originalaj anguloj, kiuj rilatas al ĉiuj historiaj cikloj. Ĝia alteco sur la marnivelo estas 809 m kaj ĝis distanco al Zaragozo 175 km. [1] [2]

La rivero "Regal" trairas sian terminon, de oriento al nordo, kiu enfluas en la riveron "Aragono" en la akvorezervujo "Yesa". Ekzistas ankaŭ diversaj intermontoj.

La norda limo de ĝia termino estas fiksita plejparte de la altecoj de montaro "Nobla" (elstariĝas "Peña Nobla", kun alteco de 1.076 m, kaj "Peña Musera", kun 990 m); kaj ĝia suda limo ankaŭ estas determinita de la montaro "Sarda", kun maksimumaj altecoj de pli ol 1.000 m.

Historio redakti

En 1043 la reĝo de Aragono, Ramiro la 1-a, devis rifuĝi en kastelo de la familio Soteras, en Los Pintanos, post sia malvenko kontraŭ la reĝo de Pamplona-Nájera en la batalo de Tafalla. [3]

En 1283 navaraj kaj francaj trupoj elrabis la Valdonsella regionon, lasante en ruinoj la vilaĝojn Espedregales, Noguera, Soteras, Castiello kaj Miranda, kaj tre reduktitaj tiujn de Pintano kaj Undués-Pintano.

Monumentoj redakti

  • Preĝejo "Nuestra Señora de la Purificación" (Nia Sinjorino Purigo): [4]
Ĝi situas en la plej alta parto de la monteta vilaĝo kaj estis konstruita laŭ gotika stilo. Ĝi meritas detalan viziton. [1]
Gotika konstruaĵo el la fino de la 15-a jarcento, pligrandigita en la 16-a jarcento per tri flankaj kapeloj. La kapo estas plurlatera, la navo konsistas el du sekcioj kaj havas turon alkroĉitan al la flanko de la evangelio kaj atrion ĉe la piedo. Oni aldonis en la baroka periodo alian kapelon kovritan per kupolo. Preskaŭ la tuta interna spaco estas kovrita per stelformaj ripvolboj.
La murkovraĵo estis forigita en la 1980-aj jaroj, lasante la ŝtonon senŝirma kun tre markitaj juntoj, kiuj reduktis la lumon de la templo, kiu havas tre malmultajn lumajn fenestretojn. Ĝi konservas ok retablojn de la 17-a kaj 18-a jarcentoj.
  • Ermitejo "San Antón" (Sankta Antono): [5]
Ĝi situas en la centro de la urbo kaj estis konstruita sur romia tombejo: nun ĝi estas arkeologia interpretejo, ĉar en la areo abundas arkeologiaj restaĵoj. [1] [6]
La interno konsistas el ununura navo dividita en kvin sekciojn per kvar diafragmarkoj, la du centraj pintaj. La ekstero aspektas kiel civila konstruaĵo kun pordego kun malaltigita arko kaj sur ĝi ĉizita ŝtono inter volutoj kaj lintelo kun falsa kurba frontono, ĉio kun tre malmulte da reliefo. [7]
  • "Casa de la Villa" (Domo de La Vilaĝo): [8]
Ĝi estis antaŭe la Urbodomo de Pintano. Nuntempe ĝi estas Kulturdomo kaj Socia Klubo.
Sur la ĉefa fasado, de 1599 kaj malfermita okcidente, estas tri niveloj. La ĉirkaŭpordegaj ŝtonoj estas grandaj kaj kun kaneloj ĉe la rando. La ŝildo situas flanke. En la sudo ekzistas alia unuo, kiu konservas parton de la fasado kun ĝemelaj fenestroj.
  • Mezepokaj muregoj: [11]
En Pintano oni povas vidi parton de la mezepokaj muregoj kiuj ĉirkaŭis la urbeton.
  • Krozadoj (vojaj krucoj sur kolonoj): [9]
Ili situas ĉe vojkruciĝoj kaj markas la komencon kaj finon de la vojo de unu urbo al alia. Ili estis starigataj dum pli ol kvar jarcentoj por religiaj celoj kaj kiel signaliloj. Multaj el ili nune jam ne ekzistas.
  • Ermitejo "Virgen de Aguiraré" (Virgulino Aguiraré): [12]
Nelonge de la urbo, direkte al Bagües, troviĝas la ermitejo dediĉita al Virgulino "Aguiraré", kiu origine estis romanika.

Estas menciinde redakti

La puto en la centro de la urbo estas neforgesebla. [1]

Kelkaj noblaj konstruaĵoj elstaras en ĝia urba areo, kiel la domoj "Pelegrín" kaj "Pardinero". [13]

Festoj redakti

  • Pilgrimado al ermitejo "Santa María de Alguiraré" (Sankta Maria el Alguiraré), en la dua tago de Pasko de Pentekosto.
  • Pilgrimado al ermitejo "Santa María Magdalena" (Sankta Maria el Magdala), la 3-an de majo.
  • Festoj dediĉitaj al ĝia patronsanktulo "San Ramón Nonato" (Sankta Ramono Nenaskito), ĉirkaŭ la 31-a de aŭgusto.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti