Pinto Marboré
La Pinto de Marboré estas montopinto de la Pireneoj en la montareto de Monto Perdido, situa sur pintokresto de pli da 3.000 m kiu faras limon inter Hispanio (Valo de Ordesa) kaj Francio (Cirklo de Gavarnie), kun teritorio kaj en la hispana Nacia Parko de Ordesa y Monte Perdido kiel en la franca Nacia Parko de Pireneoj.
Kun la Montopintoj de la Akvofalo formas la impresan nordan flankon de la Cirklo de Gavarnie, kun 1500 m de nivelŝanĝo el la malsupro de la valo kaj kie troviĝas la plej alta akvofalo de Eŭropo, nome la Akvofalo de Gavarnie kum 425 m de alto.