Pionirarbospecioj
Pionirarbospecioj estas la unuaj arbospecioj, kiuj kreskas kiel unua arbospecio sur liberaj areoj (senarbigita tereno, arbara incendio k.s.
Specioj:
- pendanta betulo (Betula pendula)
- arbara pino (Pinus sylvestris)
- nigra alno (Alnus glutinosa)
- kapra saliko (Salix caprea)
- birdokaptista sorbuso (Sorbus aucuparia)
- eŭropa lariko (Larix decidua)
- tremolo (Populus tremula)
Ĝeneralaj ecoj de pionirarbospecioj:
- ĉefe polenigado de la vento (anemogamaj) specioj, matura je florado en relative juna aĝo
- produktado de multaj kaj facilaj semoj, kiuj estas disvastigataj fare de la vento
- semoj restas ĝermkapablaj longtempe
- frua, ofta fruktigado
- rapide kreskanta, sed nur mallonge vivanta (ĉ. 100 jaroj)
- temas ofte pri lumarba specio kun malgranda toleremo je ombro
- posedas nur malgrandan konkurencpotencon
- malgrandaj postuloj je kreskejo
- plurtavolaj folioj