Piratpartio de Svedio
politika partio en Svedio
(Alidirektita el Pirata partio de Svedio)
La Piratpartio de Svedio (svede: Piratpartiet) - fondiĝis en Svedio la 1-an de januaro 2006. Ĝi estas la unua piratpartio.
Piratpartio estas nomo de partioj en diversaj landoj, kiuj favoras liberan interŝanĝon de scioj. Ili deziras reformi la leĝojn pri kopirajtoj kaj patentoj kaj volas plibonigi datumprotektadon.