Pléboulle

komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio

Pléboulle (jen france, prononco [ple:BUL], bretone Pleboull) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2021 en la komunumo vivis 768 loĝantoj.

Pléboulle / Pleboull
komunumo
komunumo en Francio
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Matignon (ĉefurbo)
Komunumaro Lando de Matignon
INSEE kodo 22174 [+]
Poŝtkodo 22550
Demografio
Loĝantaro 768  (2021) [+]
Loĝdenso 54 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 37′ N, 2° 20′ U (mapo)48.608611111111-2.3383333333333Koordinatoj: 48° 37′ N, 2° 20′ U (mapo) [+]
Alto 30 m [+]
Areo 14,1 km² (1 410 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pléboulle / Pleboull (Côtes-d'Armor)
Pléboulle / Pleboull (Côtes-d'Armor)
DEC
Pléboulle / Pleboull
Pléboulle / Pleboull
Situo de Pléboulle / Pleboull
Pléboulle / Pleboull (Francio)
Pléboulle / Pleboull (Francio)
DEC
Pléboulle / Pleboull
Pléboulle / Pleboull
Situo de Pléboulle / Pleboull

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pléboulle [+]
vdr

Geografio redakti

Pléboulle marborde situas inter Matignon kaj kabo Fréhel.

Historio redakti

La vilaĝo estas trairata de gaŭla-romia vojo, eĉ eble pli malnova. Templanoj tie ekrezidis, konstruanta preĝejon. En subvilaĝo Montbran ili starigis turon en la 12-a jc, por prigardi la enirejon de la duonisulo de kabo Fréhel, kaj kreis la Foiron de Sainte-Croix, pli konata per la nomo Foire de Montbran, kiu okazis ekde tiu epoko septembremeze kaj daŭris dum deko da tajoj. Nuntempe tiu foiro ankoraŭ okazas, sed pli kaj pli aspektas kiel foira festo, la unuan semajnfinon de septembro.

Administrado redakti

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
marte 2001 2008 Robert Guelfucci Diversa maldekstro (DVG)


marte 2008 Adeline Guelfucci[1] Diversa maldekstro (DVG) Emeritino


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Lokoj kaj monumentoj redakti

  • Turo de Montbran, starigita en la 12-a jc de la templanoj, estas valora restaĵo de mezepoka arkitekturo. Neniu signo, neniu dokumento, neniu esplorita ĉarto mencias proksimuman starigdaton. Privata posedaĵo en 1780, la turo estis tute forlasita de pluraj jarcentoj. Turo de Montbran estas starigita sur roka sprono. Ĝia favora situo certigas nekaŝeblan vidon al la malnova romia vojo kaj ties pasejon trans rivero Frémur. Starigita laŭ neregula oklatera plano, ties escepta malofteco donas al ĝi grandan valoron. La oklatera plano de la konstruaĵo, malgraŭ ties neregulaj lateroj, perfekte integriĝas en kvadraton, kiun arkeologoj nomas per ortograma plano. Ĉiu angulo de la oklatero apogas sin sur rokaj elstaraĵoj. La turo estas registrita kiel Monumento Historia[2] de 1994.
  • Kapelo Notre-Dame du Temple, en Montbran : konstruita en ĉ. 1160, ĝi nomiĝis Templo de Sainte-Croix, kaj foiro Sainte-Croix. Ĝi estis modifita de Du Guesclin, senjoro de la lokoj kaj de Plancoët en la 15-a jc, kiu metigis sian blazonon super la pordo[3] kaj ma foiro okazis proksime en septembro[4].

Interne estas statuoj: unu Virgulino kun infano el plurkolora ligno de la 16-a jc kaj Kristo el ligno de la 17-a jc. Estas ankaŭ vitraleto, kun malnovaj fragmentoj, montranta simbolojn de tri evangeliistoj.

  • Kalvario de la tombejo de Kapelo N-D du Temple. La sendata kruco staras sur senbranĉigita fusto datiĝanta de la 17-a jc ornamita per kapoj de mortintoj ĉe anguloj kaj flanke de tibioj.
  • Preĝejo Saint-Paul de Pléboulle , romanika kaj praromanika preĝejo. La navo enhavas ses arkadojn laŭ arkaika stilo de la 9-a kaj 11-a jc. Interne estas:
    • Sanktakva kuvo el granita porta de kvar personoj.
    • Retablo el skulptita ligno datiĝanta de la 17-a jc: la reprezento de sankta Paŭlo kaj sankta Johano la Baptisto ŝuldiĝas al skulptisto Yves Corlay (1700-1776), skulptaĵoj faritaj inter 1730 kaj 1740.
    • Kristo el ligno (sendata)
    • Pentraĵo Sankta Anna infano
  • Kruco de la preĝejo , ombre de taksusoj apud la preĝejo, unuŝtona kruco el ŝtono de Erquy, ĝi altas tri metrojn kun sekcio de 22 cm per 15 cm. Estas nek soklo nek dato.

Fotaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • Henri Delcroix, La Tour de Montbran, Éditions Orphie, 2005.

Referencoj redakti

  1. Temas pri la edzino de la antaŭa urbestro. Fonto : Ouest-France, 3-an de aprilo 2008
  2. Slipo n°PA00132548. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
  3. Didier Veillon, La Montbran n'existe plus. en la libro "Le Pays de Dinan", 1993, p. 9-14. (Memoraĵo pri tiu foiro)
  4. Henri Delcroix, La chapelle Notre-Dame du Temple à Montbran, en "Le Pays de Dinan", 1996, p. 357-363.