Plévenon
komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio
Plévenon (jen france, prononco plevnɔ̃, bretone Plevenon) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2022 en la komunumo vivis 757 loĝantoj.
Plévenon / Plevenon | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio (2004–) vd | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Matignon | ||
Komunumaro | Lando de Matignon | ||
INSEE kodo | 22201 [+] | ||
Poŝtkodo | 22240 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 757 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 55 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 39′ N, 2° 20′ U (mapo)48.654166666667-2.3313888888889Koordinatoj: 48° 39′ N, 2° 20′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 48 m [+] | ||
Areo | 13,73 km² (1 373 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Plévenon [+] | |||
Historio
redaktiLa komunumo estis kunligita de 1972 ĝis fino de 2004 kun tiu de Pléhérel. Ili kune nomiĝis Fréhel. Post la fino de asociiĝo inter la du komunumoj, la komunumo Pléhérel konservis la nomon Fréhel, kvankam Kabo Fréhel situas sur la teritorio de komunumo Plévenon.
Administrado
redaktiListo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
2004 | 2008 | Jean-Charles Danier |
| |
2008 | Claudine Tadier-Belliard | mezestro
| ||
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
Lokoj kaj monumentoj
redakti- Paroĥa preĝejo de la 17-a jc
- Kabo Fréhel
- Fort-la-Latte
- Romanika mezepoka kalvario, kun du skulptitaj facoj, registrita kiel Monumento Historia.
- Kastelo de Meurtel, kun kolombejo kaj kapelo dediĉita al sankta Barbara 17-a kaj 18-a jc. Posedaĵo de familio Tréméreuc de la 17-a jc ĝis komenco de la 20-a jc, pasis per geedziĝo al familio Grout de Beauvais du Meurtel, kiu konservis ĝin ĝis en 1922. Meza juĝrajto en 1780. Nun, ĝi estas loĝejo de familio Lantivy.
- Tumulo de Château-Serein
- Nobeldomo de Grand Trécelin kun kolombejo
- Nobeldomo en la centro
Fotaro
redakti-
Kalvario
-
detalo de kalvario
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- TTT-ejo de la komunumo
- Amatora veterTTTejo de loĝanto de Plévenon
- Ĝenerala inventaro de monumentoj kaj artaĵoj de Francio - komunumo Plévenon Arkivigite je 2008-05-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Slipo n°PA00089155. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.