Placo Fermita Pordo

La Placo Fermita Pordo (hispane Plaza de Puerta Cerrada) troviĝas en Madrido, ene de ĝia historia urboparto. La placo prenas sian nomon de unu el la pordoj de la malaperinta kristana murego de Madrido, kiu stariĝis en la enklavo de pluraj stratoj kiu kreiĝis la placo dum la Mezepoko kaj la Renesanco. La pordo unue nomiĝis Pordo de la Serpento, alude al la reliefo de la drako instalita en ĝia fronta parto. La pordo estis fermita pro la sinsekvaj deliktoj kiuj okazis interne, pro kelkaj kaŝitaj ejoj kiuj facilicis la kaŝadon de ŝtelistoj kaj rabistoj.

Placo Fermita Pordo
placo [+]

LandoHispanio
SituoMadrido
- koordinatoj40° 24′ 50″ N, 3° 42′ 29″ U (mapo)40.41376877-3.70812225Koordinatoj: 40° 24′ 50″ N, 3° 42′ 29″ U (mapo)

Placo Fermita Pordo (Madrido)
Placo Fermita Pordo (Madrido)
DEC
Placo Fermita Pordo
Placo Fermita Pordo

Placo Fermita Pordo (Hispanio)
Placo Fermita Pordo (Hispanio)
DEC
Placo Fermita Pordo
Placo Fermita Pordo
Map
Placo Fermita Pordo
Vikimedia Komunejo:  Plaza de Puerta Cerrada, Madrid [+]
vdr
La placo Fermita Pordo estas regata de ŝtona kruco de la 19-a jarcento. fone videblas la kupolo de la Kolegiato de Sankta Isidro.

Ekde tiu tempo ĝi estis konata kiel Fermita Pordo, nomo kiu postvivis la detruadon de la mezepoka pordo. Ĝia malkonstruo okazis en 1569, okaze de la enirado en la urbo de Izabela de Valois, edzino de Filipo la 2-a. La Placo Fermita Pordo, vere, estis voja larĝiĝo de la 19-a jarcento post la malkonstruado de pluraj konstruaĵoj, en kunteksto de diversaj planoj por ordigi la urban planadon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti