Placo de Ĝavaharlal Neru (Moskvo)
Placo de Ĝavaharlal Neru estas placo sud-okcidente de Moskvo. Tie kruciĝas ĉefaj stratoj Vernadskij-avenuo kaj Lomonosov-avenuo.
Placo de Ĝavaharlal Neru | ||
---|---|---|
strato [+] | ||
Lando | Rusio | |
Situo | Moskvo | |
- koordinatoj | 55° 41′ 35″ N, 37° 32′ 9″ O (mapo)55.69305555555637.535833333333Koordinatoj: 55° 41′ 35″ N, 37° 32′ 9″ O (mapo) | |
Placo de Ĝavaharlal Neru | ||
Vikimedia Komunejo: Jawaharlal Nehru Square [+] | ||
La placo estas grava transporta nodo: tie situas metrostacio "Universitet" kaj fina stacio de multaj vojlinioj de surtera transporto. Tie estas ankaŭ malgranda bazaro kaj multaj komercejoj kaj vendejoj.
Nomo redakti
En 1982 la placo ricevis nomon de Ĝavaharlal Neru - luktanto por sendependeco de Barato, internaciisto kaj la unua ĉefministro de la sendependa Barato.
Objektoj redakti
Gravaj konstruaĵoj:
- Vestibloj de la metrostacio "Universitet"
- Granda Moskva cirko ĉe Vernadskij-avenuo (Vernadskij-avenuo, 7)
Aliaj objektoj:
- Eta parko kun fontanoj
- Monumento de Ĝavaharlal Neru
Monumento de Ĝavaharlal Neru redakti
La monumento estis dediĉita al Jawaharlal Nehru. Ĝi estis starigita ĉe la kruciĝo de Lomonosov-avenuo kaj strato de Nikolao Kopernik en 1996 (skulptisto - Daniil Rjabiĉev).
Transporto redakti
Ĉe la placo lokiĝas metrostacio "Universitet", malfermita en 1959.
Aŭtobusoj: А, 1, 47, 67, 103, 113, 119, 130, 187, 260, 661.
Trolebusoj: 4, 28, 34, 49.
Tramoj: 14, 26, 39 (fina stacio por ĉiuj tramoj).