Placo de la Blanka Virgulino

La Placo de la Blanka Virgulino au Malnova Placo, estas la ĉefa renkontiĝejo de Vitorio. Ĝi troviĝas inter la kvartaloj de la Historia Urboparto kaj la Plilarĝiĝo. Ĝi estas ĉirkaŭata de blankaj domoj kaj en la centro de la placo elstariĝis monumento memore al la Batalo de Vitorio (1813), epizodo de la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Placo de la Blanka Virgulino nokte.

En la jaro 2007, ĝi estis reformita, ĝia herbejo estis anstataŭita de pavimo por la promenado de la loĝantaro kiu uzas ĝin por pluraj kulturaj aranĝoj.