Plataj Militoj
La Plataj Militoj estas vorto uzata de brazila historiografio por nomi aron de diplomatiaj kaj militaj konfliktoj dum la 19-a jarcento inter la Brazila Imperio kaj siaj najbaraj landoj en la Plata Baseno.
Ĉi tiuj konfliktoj ekis en 1816, pro la volo de la Princa Regento Johano la 6-a de Portugalio kunigi la Orientan Flankon (hodiaŭa Urugvajo) al la Imperio kaj puŝi la brazilan limon ĝis la dekstra bordo de la Plata-Rivero.
La plej notindaj militoj dum tiu periodo estas:
- Brazil-Argentina Milito - 1825–1828
- Plata Milito - 1851–1852
- Urugvaja Milito - 1864–1865
- Milito de la Trilanda Alianco - 1864–1870