Plenkreskula eduko
Plenkreskula edukado estas procezo en kiu plenkreskuloj okupiĝas pri vastigado de sia eduko por akiri novajn sciojn, kapablojn, sintenojn aŭ valorojn. Plenkreskula
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/62/ASC_Leiden_-_Coutinho_Collection_-_6_19_-_School_for_adults_in_Guinea-Bissau_-_1974.tiff/lossy-page1-220px-ASC_Leiden_-_Coutinho_Collection_-_6_19_-_School_for_adults_in_Guinea-Bissau_-_1974.tiff.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/36/Rural_and_adult_education_workshop_%288183411653%29.jpg/220px-Rural_and_adult_education_workshop_%288183411653%29.jpg)
edukado inkludas ajnan formon de lernado preter la tradicia eduka sistemo, de baza legopovo ĝis memrealiĝo kiel dumviva lernado.
Estas pluraj centraj principoj por plenkreska lernado: la principo de graveco: plenkreskuloj lernas nur tion, kio gravas al ili.
Specoj
redaktiPlenkreskuloj povas vastigi siajn sciojn kaj kapablojn dum libertempo aŭ laboraktivecoj
Estas tri ĉefaj specoj de plenkreskula edukado:
- Formala lernado - strukturitaj studoj, kiuj plejparte okazas en trejnado aŭ edukaj institucioj, kutime kun fakorganizita instruplano kaj oficiala rekono. Kiel ekzemple atestilstudoj kiuj donas atestilon atestantan post-sekundaran edukadon.
- Neformala - lernado organizita de edukaj institucioj, sed sen oficiala rekono. Neformalaj lerneblecoj povas esti haveblaj al la dungito en la laborejo aŭ per la agoj de diversaj civitaj grupoj kaj organizoj.
- Lernado kiu okazas regule kiel rezulto de la ĉiutagaj agadoj de persono ene de laboro, familio, komunumo aŭ libertempo.