Pluvo SurvizaĝaIte-o-Magazu (naskiĝis en 1835 ĉe la rivero Ĉejeno, Norda Dakoto; mortis en 1905) estis filo de la ŝamano Wambli-Luta (Ruĝa Aglo).

Pluvo Survizaĝa
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1835 (1835-01-01)
en Cheyenne River
Morto 15-an de septembro 1905 (1905-09-15) (70-jaraĝa)
en Suda Dakoto
Etno Lakotoj vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo gentestroartisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Iam, dum tranĉillukto li ricevis tranĉon ĉevizaĝan kaj la sango forviŝis liajn militfarbojn. Tial li ricevis la nomon Pluvo Survizaĝa. Jam dudekjara li estis elektita militĉefo de la hunkpapoj. Li partoprenis multajn batalojn kontraŭ la usona armeo. Tiel ankaŭ la 21-an de decembro 1866 kiam kun Ruĝa Nubo kaj Freneza Ĉevalo li kaptis roton de la usona armeo gvidita de William Fettermann kaj mortigis ĉiujn homojn.

Kiam la blankuloj, serĉante oron, pli kaj pli eniris la regionon de la Nigraj Montetoj, Pluvo Survizaĝa kontraŭstaris tion kune kun la hunkpapĉefo Gall. En la jaro 1874 li estis kaptita de Thomas Custer kaj malliberigita en Fort Abraham Lincoln. Custer mistraktis sian kaptiton kaj ŝajne eĉ batis lin per rajdvipo. Pluvo Survizaĝa ĵuris venĝon kaj iom poste fuĝis el la malliberejo helpe de Sidanta Taŭro.

La 25-an de junio 1876 li batalis kun Sidanta Taŭro kaj Freneza Ĉevalo en la batalo de la Malgranda Kornego. Li venĝis sin mortigante Custer. Longatempe oni supozis, ke li mortigis la fraton, de Thomas Custer, generalon George Armstrong Custer.

En la jaro 1877 li foriris kun Sidanta Taŭro al Kanado, sed revenis en Usonon en septembro 1880, kie li sin submetis al generalo Nelson A. Miles. Pluvo Survizaĝa mortis la 12-an de septembro 1905.

Vidu ankaŭ redakti