Pneŭmata martelo estas maŝino, en kiu piŝto estas movita per kunpremita aero kaj tio transigas impulson je la labora parto, al ĉizilo. La premita aero estas produktita per motorpelita kompresoro kaj kiu estas ligita al la martelo tra konekta tubo. La premaera martelo ekzistas en diversaj formoj, de unumana, malpeza tra peza, dumana konstruaparato al aparato muntita al meĥanika brako de ekskavatoro.

Pneŭmata martelo

Laboristo kun pneŭmata martelo

Laboristo kun pneŭmata martelo
Klasifiko konstrua instrumentaro
Uzata por trabatado de truoj en malmola materialo
Rilataj premaera najlopafilo
vdr
Pneŭmata martelo dum laboro

La maŝino martelbatas la ĉizilon per impulso de la premita aero tra piŝto, reguligita per ventilo. La premaera martelo — pro la forta vibrado kaj laŭtega laboro — povas kaŭzi labormalsanon. Tial laboristo devas porti aŭd kaj vidprotektilojn. Danĝeras precipe la splitaĵoj de la beton-martelado.

Historio redakti

La unuaj pneŭmataj marteloj estis uzataj en minado, kie oni jam aplikis premaeron dum la laboro. Oni uzis ĝin ekde 1866 en konstrulaboroj de Hoosac-tunelo.

Per evoluigo de moveblaj kompresoroj, la premaera martelo disvastiĝis eĉ en la konstrulaboro. Plua evolua celo estis malpliigo de la pezo, vinrado, laŭto.

Tipo de la premaera martelo estas la hidraŭla martelo, kie anstataŭ aero, hidraŭla oleo transdonas la laborenergion.

Oni ne konfuzu la premaeran martelon kun forĝa martelo, kiu estas lokligita similfunkcia maŝino. Laŭ simila principo laboras eĉ la premaera najlopafilo.