Valdevimbre [baldeBIMbre] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Páramo (AltebenaĵoStepo), en la sudo de la provinco. Valdevimbre estas komprenebla etimologie kiel Valo de vimeno.

Valdevimbre
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24230
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 905  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 5° 37′ U (mapo)42.420555555556-5.6222222222222Koordinatoj: 42° 25′ N, 5° 37′ U (mapo) [+]
Alto 812 m [+]
Areo 68,01 km² (6 801 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valdevimbre (Provinco Leono)
Valdevimbre (Provinco Leono)
DEC
Valdevimbre
Valdevimbre
Situo de Valdevimbre
Valdevimbre (Hispanio)
Valdevimbre (Hispanio)
DEC
Valdevimbre
Valdevimbre
Situo de Valdevimbre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdevimbre [+]
vdr
La provinco Leono en la regiono kaj El Páramo en la provinco.
Komarkoj de la provinco Leono; El Páramo (Altebenaĵo) sude, grizkolora.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Farballes, Fontecha, Pobladura de Fontecha, Palacios de Fontecha, Valdevimbre, Vallejo, Villagallegos kaj Villibañe, okupas totalan areon de 68,01 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 936 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Ĝi distas 23 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Chozas de Abajo, Ardón, sude kun Bercianos del Páramo, Villamañán, oriente kun Ardón, kaj okcidente kun San Pedro Bercianos.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (vitejoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj kaj beto) kaj brutobredado (bovoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado), iom da industrio (vinproduktado, prie aperas grapoloj kaj vinbarelo en la blazono).

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti