El Páramo (altebenaĵostepo) estas komarko en sudo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio.​ Ĝi etendiĝas tra 861,43 km², kun inter 16 000 kaj 20 000 loĝantoj. Ĝi estas dividita en 20 municipaj teritorioj kaj foje la limaj konsideroj ne koincidas depende de la fontoj. Temas pri unu el la plej ebenaj ebenaĵoj de Iberio, generita de sedimentoj apenaŭ eroziitaj dum la lastaj 25 milionoj da jaroj. Ĝi estas klare limigita per serio de elstaraj geografiaj elementoj. Norde, estas deklivaroj de la Kantabra Montaro de la komarko Tierra de León, sude la unuaj deklivoj de la riverterasoj de la kunfluejoj inter la riveroj Esla kaj Órbigo, koincide kun la provinca limo kun la provinco Zamoro. Okcidente estas la bordo de la rivero Órbigo, kaj oriente la valo de la rivero Esla.​

La provinco Leono en la regiono kaj El Páramo en la provinco.
Komarkoj de la provinco Leono; El Páramo (Altebenaĵo) sude, griza.
Tipa pejzaĝo.

Grandparte oni faras intensivan agrikulturon de irigacio pare de akvo devena el la akvorezervejo de Barrios de Luna kaj la kanalo inter la riveroj Esla kaj Órbigo. La ĉefurbo estas Santa María del Páramo.

Municipoj redakti

 
Tipa vilaĝo: Grisuela del Páramo.
Municipoj Loĝantoj (2014)[1] Areo (km²)[1] Denseco (loĝ/km²)[1]
Ardón 611 48,65 12,56
Bercianos del Páramo 637 24,77 18,15
Bustillo del Páramo 1350 71,77 18,81
Chozas de Abajo 2.449 100,38 24,42
La Antigua 430 54,70 7,86
Laguna Dalga 707 38,41 18,41
Laguna de Negrillos 1.137 71,80 15,84
Pobladura de Pelayo García 401 20,17 19,88
Pozuelo del Páramo 493 36,23 13,61
Regueras de Arriba 331 11,35 29,16
Roperuelos del Páramo 616 54,46 11,31
San Adrián del Valle 107 15,84 6,76
San Pedro Bercianos 262 23,51 11,14
Santa María del Páramo 3.157 20,08 157,22
Urdiales del Páramo 520 32,84 15,83
Valdefuentes del Páramo 343 24,17 14,19
Valdevimbre 1.013 68,01 14,89
Villadangos del Páramo 1.100 44,93 24,48
Villazala 751 45,42 16,53
Zotes del Páramo 467 53,94 8,66
Total 16.882 861,43 19,60

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Instituto Nacional de Estadística INE Alirita la 16an de septembro 2015.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti